Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

30 novembre 2017 4 30 /11 /novembre /2017 20:54

30/11/2017

«Ĝeneraligitaj perfortoj» kaj torturoj estas plenumitaj en Venezuelo kontraŭ la opoziciuloj al la prezidento Nicolas Maduro, denuncis merkredon la organizaĵo Human Rights Watch en raporto, kiu implikas la plej altan potencan medion.

Tiuj perfortoj inkluzivas «nekontesteblajn kazojn de torturo kaj plenan nepunitecon por la atakantoj», substrekis José Miguel Vivanco, direktoro pri Amerikoj de la usona NRO.

«Tute ne temas pri izolitaj perfortoj aŭ porokazaj ekscesoj plenumitaj de friponaj policistoj, sed ja pri sistema praktiko de la venezuelaj sekurecaj fortoj», daŭrigis José Miguel Vivanco, substrekante «registaran kulpon je la plej altaj niveloj». 

La raporto censas 88 kazojn, implikantajn almenaŭ 314 personojn, kaj konstatitajn inter aprilo kaj septembro 2017, kiam ondo da kontraŭ-registaraj manifestacioj okazigis ĉirkaŭ 125 mortintojn.

«Membroj de sekurecaj fortoj violente frapis malliberulojn kaj torturis ilin per elektraj malŝargoj, asfiksioj, seksagresoj kaj aliaj perfortaj teknikoj»,  eksplikas la raporto.

«La sekurecaj fortoj uzadis misproporcian uzadon de perforto, plenumis perfortajn ekscesojn kontraŭ la loĝantoj sur la stratoj, arbitre arestis kaj persekutis opoziciulojn al la registaro», laŭ HRW.

Bazita sur interparoladoj kun viktimoj kaj ties proksimuloj, medicinaj raportoj kaj fotoj, la raporto estis kunkune ellaborita de HRW kaj la venezuela grupo pri defendo de la homaj rajtoj Penal Forum.

Riĉa je nafto,  Venezuelo sinkas en profundan ekonomian kaj politikan krizon. Suferanta pri malabundo kaj hiperinflacio, ĝi estas laŭ la agentejoj pri financa taksado Standard & Poor's kaj Fitch Group, en situacio de parta nepagipoveco.

Posteulo de Hugo Chavez, Nicolas Maduro, elektita en 2013, anoncis merkredon, ke li kandidatos novan mandaton en 2018. la prezidenta baloto estas antaŭvidita en decembro 2018, sed kelkaj spertuloj opinias, ke ĝi povus esti prokrastita ĝis marto 2019.  

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }