
07/11/2017
Komence de novembro, klientoj de magazenoj de la varmarko Zara en Istanbulo, trovis sur la etikedoj, krom informojn pri lavado, kaŝitajn alarmajn mesaĝojn de teksaĵlaboristoj. Tiuj ĉi laboras en manufakturo de la grupo Inditex (al kiu apartenas Zara) en Turkio. En apenaŭ du linioj, la dungitoj deziris averti la klientojn pri siaj laborkondiĉoj: «Mi fabrikis tiun artiklon, kiun vi aĉetas, sed mi ne ankoraŭ estis pagita».
Laŭ la informoj de Associated Press, la etikedoj ankaŭ indikis, ke la dungitoj laboras por sub-traktanto de la grupo, la entrepreno Bravo. Sed ĉi tiu societo fermis subite, kaj ŝuldas tri monatojn da salajroj al siaj laboristoj, kaj ankaŭ monkompenson pro maldungo. La grupo Inditex, ĝis nun ne deziris komenti la aferon.
Tio ne estas la unua skandalo frontita de la fama hispana varmarko. En 2016, enketo de la BBC aparte malkaŝis, ke siriaj rifuĝintoj – el kiuj neplenaĝuloj – estis ekspluatataj en teksaĵlaborejoj de sub-traktantoj de gravaj varmarkoj kiel Zara.
Petskribo ĉi-sube:
