Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

24 novembre 2017 5 24 /11 /novembre /2017 21:57
(Hani Amara / Reuters)

24/11/2017

Seksperfortoj, torturoj, homŝakradoj… la bildo pri sklavismo en Libio malkaŝitaj de la televidkanalo CNN rondiris tutmonde. La NeRegistaraj Organizaĵoj (NROj) denuncas «hipokritecon» : tiuj faktoj estis konataj de antaŭ monatoj. 

Manifestacio okazis, preskaŭ ĉie en la mondo, interalie en Parizo (Francio) aŭ Rabato (Maroko), por denunci tiun situacion.  

Fronte al la indigno de la publikaj opinioj, la politikaj respondeculoj konkuras pri proponoj de epitetoj: la ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj (UN), Antonio Guterres, deklaris sin «hororigita», la prezidanto de la Afrika Unio Alpha Condé «indignita», Eŭropa Unio estas «kolera», kaj Francio postulis «urĝan» kunsidon de la Sekureca konsilio de UN.

«Hipokriteco», gurdas la Senegala Hamidou Anne, analisto de la think tank (pensularo) «Afriko de la ideoj». «Krom la bazaj civitanoj, ĉiuj jam sciis: la registaroj, la internaciaj organizaĵoj, la politikestroj».          

«Ostaĝigoj, perfortoj, torturo, seksperfortoj, estas kutimaĵoj en Libio, kaj de longe ni parolas pri sklavismo», aldonas Alioune Tine, direktoro -Okcidenta kaj Centra Afriko- ĉe Internacia Amnestio bazita en Dakaro.  

De post la defalo de la reĝimo Muamar Kadafi, Libio spertas plenan kaoson, kaj estas ĉefa pasejo de la migrantoj de Sub-sahara Afriko, kiuj provas atingi Eŭropon.

 

«Sklavbazaro» jam diskonigita en aprilo 2017 

Ekde pasinta aprilo, la Internacia Organizaĵo por la Migradoj (IOM) raportis pri la ekzistado de «Sklavbazaroj» en Libio. «Ili fariĝas varoj aĉeteblaj, vendeblaj, kaj ĵeteblaj kiam ili plu valoraj nenion», substrekis Leonard Doyle, portparolanto de la IOM en Ĝenevo.

La prezidentino de Kuracistoj sen landlimoj, Joanne Liu, siaflanke denuncis en septembro, «prosperan entreprenon de forkaptado, torturo kaj trudakiro» en Libio.       

15/11/2017

La Unuiĝintaj Nacioj denuncas la kooperadon inter Libio kaj Eŭropa Unio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/11/la-unuigintaj-nacioj-denuncas-la-kooperadon-inter-libio-kaj-europa-unio.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }