
12/11/2017
La lastaj venkoj de la reĝimo de Baŝar Al-Asad kontraŭ la Islama ŝtato ne devas kaŝi la ekscesojn kontraŭ la civiluloj. Tio estas la mesaĝo de la humanitaraj organizaĵoj, kiuj emfazas la ekzemplon de Orienta Gutao.
La siria reĝimo forpelis la grupon IŜ el Abu Kamal, ĵaŭdon 9an de novembro. Tiu siria urbo estis la lasta, kie regis la terorisma organizaĵo. Semajnon antaŭe, Damasko rekonkeris Dejr Alzoro, plej gravan urbon oriente de la lando. Sed la humanitaraj organizaĵoj timas, ke tiuj anoncoj forgesigos la suferon spertitan de la loĝantoj en kelkaj areoj de la lando, kiel Gutao, en la damaska ĉirkaŭaĵo.
Tiu areo, kie vivas 350 000 loĝantoj, kaj regata de la ribeluloj luktantaj kontraŭ la reĝimo, suferis en aŭgusto 2013, pri atako per sarino: preskaŭ 1 500 mortintoj, laŭ Usono. De tiam, la bombadoj estas kvazaŭ kontinuaj, sur la bazarojn, la lernejojn aŭ la malsanulejojn. Sed ia perforto multe pli insida ĉefe ekzistas: malsato.
UN timas katastrofon
En ĉirkaŭita Gutao, la humanitaraj kamionoj tre malmulte eniras. Ĉi tie mankas nutraĵoj kaj medikamentoj. La aktivuloj cirkuligas fotojn de skeletaj infanoj. Pluraj beboj jam mortis, pro manko de lakto. Ĵaŭdon, UN postulis evakuadon de 400 malsanuloj, kiuj riskas malsategon, el kiuj 29 en mortodanĝero. Mohammad Alolaiwy, prezidanto de Syria Charity, NRO kiu helpas la sieĝatajn personojn, konfirmas tion: «preskaŭ neniu humanitara konvojo sukcesis enriri».
«Tiuj ĉi temoj meritas diskonigon, li daŭras, multe pli ol unu aŭ du urboj rekuperitaj fare de la siria reĝimo». Reĝimo «kiu uzadas la samajn metodojn ol la teroristoj de IŜ».
Fine de julio, Rusio tamen anoncis, ke militinterrompiĝo estis subskribita kun la moderaj ribeluloj. Ĝi neniam estis aplikita. Proksime de vintro, la situacio en Gutao riskas pligraviĝi. UN timas katastrofon.
01/01/2017
1-a de januaro 2017: Rekviemo por Sirio
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/01/1-a-de-januaro-2017-rekviemo-por-sirio.html
