Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 novembre 2017 2 28 /11 /novembre /2017 14:44

28/11/2017

Rumanio estas unu el la landoj de Eŭropo, kie la salajroj estas la plej malaltaj. La registaro tamen intencas malaltigi ilin je 20%, en la celo pagigi la entreprenan kotizon, fare de la dungitoj. La rumanaj salajruloj manifestacias de pluraj semajnoj.

Manifestacioj okazis antaŭ ĉiuj publikaj konstruaĵoj, kontraŭ drasta malaltigo de la salajroj. Koncertoj de vuvuzelo, homĉeno ĉirkaŭ la Parlamento en Bukareŝto. Noktaj defiladoj en la grandaj rumanaj urboj, aŭ amasa striko de la laboristoj de la aŭtkonstruisto Dacia. En lando, kie la averaĝa salajro estas je ĉirkaŭ 520 eŭroj, ĉiuj timas malordigon de la impost-sistemo, kiu laŭ ili, ege malaltigos ilian mongajnon.

      

Reformo, kiu profitas nur al la rumana Ŝtato

La manifestaciantoj koleras kontraŭ imposta malordigo. Nun, la rumanaj dungintoj pagas, krom malnetan salajron, la entreprenan kotizon. La salajruloj siaflanke, pagas salajran kotizon, kaj konservas netan salajron monatfine. La registaro volas nuligi la tutan entreprenan kotizon kaj pagigi ilin fare de la salajruloj. Konsekvence, la salajroj malaltiĝos je 20%.

Por kompensi tiun malaltiĝon, la registaro petas de la dungintoj, ke ili altigu la malnetan salajron, sed sen devigo. Kio do estas la intereso de tiu reformo? Laŭ tiu ĉi dunganto, neniu. Same, kiel la sindikato, ankaŭ la rumana dungantaro kontraŭstaras tiun malordigon. Laŭ ĝi, tio estas ĉefe administracia koŝmaro.      

Tiu reformo do estigas nur malkontentulojn, krom unu profitanton: la kason de la rumana Ŝtato. Laŭ la dungantaro, la registaro ŝajne profitos de tiuj ŝanĝoj, por altigi kelkajn kotizojn post kelkaj monatoj, kaj tiel reakiri monon. Laŭ Florin Iordache, deputito de la soci-demokrata partio, «tiuj timoj estas senbazaj». Sed tiu lakona respondo konvinkas nek la dungantojn, nek la rumanajn sindikatojn. 

 

https://www.francetvinfo.fr/monde/europe/roumanie-le-gouvernement-annonce-une-baisse-drastique-des-salaires_2488457.html

https://www.youtube.com/watch?v=8YwYFjmJbBk

La kolero de la salajruloj de Dacia

La 6an de novembro, en la rumana urbeto Mioveni, pluraj miloj da salajruloj de la aŭtkonstruisto Dacia, manifestaciis kontraŭ la projekto de impost-reformo anoncita de la registaro. Ĝi aparte antaŭvidas transigon de la entreprenaj kotizoj je la ŝarĝo de la dungitoj.

Laŭ la manifestaciantoj, tiu reformo riskas, post kelka tempo, malaltigi la salajrojn. Ili estas ja deciditaj ne cedi.

«Ni estas ĉi tie, por protesti kontraŭ tiu projekto, kiu antaŭvidas transformi la entreprenajn kotizojn en salajrajn kotizojn. Ni eĉ pretas iri antaŭ la registaro, ke ĝi ŝanĝu sian opinion», diras manifestacianto.

Mioveni enkalkulas 30 000 loĝantojn, kaj vivtenas sin nur danke al Dacia, filio je malaltaj prezoj de Renault. La uzino dungadas hodiaŭ preskaŭ 14 0000 personojn, kaj produktas po 1 300 aŭtojn tage. Se tiu reformo estas kritikata de la sindikatoj – kiuj timas malfavoran efikon kontraŭ la vivnivelo de la Rumanoj – ĝi ankaŭ estas kritikata de la dungantaro, kiu denuncas laman impost-reĝimon. Tamen, la registaro anoncis ĝian efektivigon ekde la 1a de januaro 2018.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }