
03/11/2017
Nomi venkon per ĝia nomo – Serge HALIMI
En oktobro de 2009, Le Monde diplomatique alvokis siajn legantojn. Nia gazeto havis tri jarojn da financaj perdoj kaj, kiel ĉe multaj aliaj, ĝiaj vendoj malgrandiĝis. Tio signifis, ke ĝia ekzistado – aŭ, kio estis la samo, ĝia sendependeco – ne estis plu certigita. Ok jarojn poste, tiu minaco estas forigita. Ĉar la motivoj de kontentiĝo ne estas sennombraj en tiu ĉi momento, estas utila kaj senpeziĝa analizi tiun, kiu rekte koncernas nin. Des pli, ke ĝi enhavas pli ĝeneralan dimension, intelektan kaj (...)
http://eo.mondediplo.com/article2552.html
Tri konkerendaj rajtoj. – Ĉesigi la defend-batalojn - Bernard FRIOT
La rajtoj atingitaj en la lastaj du jarcentoj havas ĉie la saman limon : kvankm principe la popoloj decidas pri sia politika sorto, ili tute ne havas suverenecon super la ekonomio. Ĉu por kuraci tiun unuflankan paraliŭon la sociaj movadoj ne devas ŝanĝi sian perspektivon : ne nur kontraŭstari reformojn, sed antaŭenigi alian modelon ? De jardekoj la bataloj de la fortoj de liberala reformo esence konsistis en tio ke ĝi forprenis de la laborista klaso tion, kio estas ĝia unueco trans profesioj, (...)
http://eo.mondediplo.com/article2553.html
Ja tiel kamparanoj pretervivas - David BEASLEY
En 2015 la Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj donis al si la ambician taskon ĉesigi la malsategon kaj misnutron en la mondo antaŭ 2030, eĉ metante la defion « neniu malsatanto » ĉe la dua vico en la liston de siaj 17 celoj de daŭrigebla disvolviĝo. Sed la nutraĵa malsekureco plu etendiĝas. DE LA pratempoj, malsatego minacas la homaron. La plej malnovaj prezentoj de la fenomeno venas el la antikva Egiptujo, kie oni trovis malsatego-scenojn pentritajn sur muroj de faraonaj tombejoj. Hodiaŭ, la veraj (...)
http://eo.mondediplo.com/article2551.html
De novaĵoj al klaklogiloj – Sophie Eustache , Jessica Trochet
La granda krizo de la gazetaro en la nuna jardeko finiĝas, almenaŭ sur la ekonomia nivelo. Unuflanke, tradiciaj firmaoj, kiuj dependas de abonoj kaj pagoj por enretaj novaĵoj, refariĝas profitaj. Aliflanke, ekaperis dekoj da retejoj de ’informdistro’ kiuj tute dependas de reklamoj - kaj tial de la nombro de paĝvidoj. Preni kelkajn minutojn por gurdi kuriozajn artikolojn pri iu furortemo kiu agitas la sociajn retojn, englitigi favoran mencion pri reklamantoj, surŝprucetigi amuzajn videojn kiuj (...)
http://eo.mondediplo.com/article2549.html
La afrika agrokulturo en la libermerkata tenajlo- Jacques BERTHELOT
La unuan fojon de dek jaroj, la endemia malsato ne plu retroiras tra la mondo, laŭ la Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrokulturo (ONA) de la Unuiĝintaj Nacioj. Tiu malfeliĉo parte klariĝas per la klimat-ŝanĝiĝo kaj la armitaj konfliktoj. Ĝi ankaŭ devenas de la libermerkataj interkonsentoj, kiuj trudas malfermon de la landlimoj malstabiligantan la lokajn agrokulturojn. LA VENTO de libermerkato blovas denove kaj pli ol iam ajn sur la « nigra kontinento ». Unuflanke, la eŭropa Unio pliigas sian premon al la (...)
http://eo.mondediplo.com/article2550.html