
20/11/2017
En Malio, pluraj manifestacioj okazos ĉi-lundon 20an de novembro post elsendo de video, kiu montras personojn venditajn sur bazaro en Libio. Tiu raportaĵo, filmita de la usona televidkanalo CNN, pri la ekzistado de aŭkciaj vendoj en Libio de sub-saharaj migrantoj, estigas indignon.
Miloj da migrantoj, kiuj forlasas Malion ĉiumonate, plejparte atingas Alĝerion aŭ Libion. Parte pro tio, la situacio tiel indignas, aparte en la civila socio, kiu alvokas al pluraj kolektiĝoj ĉi-lundon 20an de novembro.
«Sid-manifestacio» okazos matene antaŭ la libia ambasadejo en Bamako, poste manifestacio en simbola loko, la Memorpiramido, starigita memore al la martiroj de 1991, kiam Malio liberigis sin de la diktaturo.
La indigno estas ankaŭ politika. Malio estas unu el la maloftaj landoj de la afrika kontinento, kiu konservis ambasadoron en Tripolo, malgraŭ la sekureca situacio. Li estis repatriigita de la malia diplomatio.
Koncerne la libian aferŝarĝiton en Bamako, li estis kunvokita «signoproteste, kaj por postuli ĉesigon de la barbareco», eksplikis Abdoulaye Diop, ministro pri Fremdaj aferoj.

15/11/2017
La Unuiĝintaj Nacioj denuncas la kooperadon inter Libio kaj Eŭropa Unio
