
23/11/2017
Nermin Al-Ŝarif, gvidantino de la Sindikatoj de dokistoj kaj maristoj en Libio, senhalte laboras favore al protektado kaj promocio de la homaj rajtoj, de la laboristoj kaj virinoj en Libio, en la araba regiono, kaj en la tuta mondo. Pro tio, ŝi estas objekto de daŭraj atakoj kontraŭ ŝia libereco kaj ŝia persona sekureco, inkluzive de murdo-provoj. Dum la lasta incidento, S-ino Nermin estis detenita dum pluraj tagoj, kaj ties pasporto konfiskita dum tempo de «enketo». Bonvolu kuniĝi kun ni por peti de S° Ghassan Salmah, reprezentanto de Unuiĝintaj Nacioj en Libio, ke li agadu por ĉesigi la timigan kaj perfortan kampanjon kontraŭ Nermin.

Retmesaĝo
Mi skribas al vi, por esprimi mian indignon, fronte al la nunaj atakoj kontraŭ la liberecoj kaj la persona sekureco de Nermin Al-Ŝarif, gvidantino de la Libia sindikato de la dokistoj kaj maristoj. Post provoj malutili kaj timigi Nermin pro ŝiaj aktivecoj favore al la homaj rajtoj, laboristoj kaj virinoj, la aŭtoritatoj konfiskis ŝian pasporton dum tempo de «enketo». Mi petas vian helpon. Nermin devas reakiri sian pasporton por libere kaj sekure vojaĝi, sen limigo kaj represio. Bonvolu ankaŭ konigi al la kompetentaj aŭtoritatoj miajn viglajn sentojn, ke la eksterregula enketo kontraŭ ŝi, devas ĉesi, kaj ke la registaro devas provizi al ŝi protektadon, se necese.

Partnerece kun la Internacia federacio de la transport-laboristoj, tutmonda federacio de 690 sindikatoj, kiuj reprezentas pli ol 4,5 milionojn da transport-laboristoj en 153 landoj.