/image%2F0553642%2F20230219%2Fob_71bf16_detenkondichojn.jpg)
04/11/2017
Sesdeko da Tunizianoj malsatstrikas de 8 tagoj en transitejo de Lampeduso, tiu malgranda itala insulo, kien plimulte alvenas tuniziaj kaŝmigrantoj. Ili protestas kontraŭ retropuŝo laŭ nacia origino, kontraŭ siaj karceraj kondiĉoj, kaj postulas moviĝan liberecon.
Tiuj tuniziaj migrantoj rifuzas la devigan repatriigon al ilia origina lando, post ilia deteno en la transitejo de Lampeduso. Ili protestas ankaŭ kontraŭ siaj nehumanaj detenkondiĉoj.
«La homoj vere suferas. Ĉio mankas ĉi tie. Ni havas nek decajn lokojn por dormi, nek duŝojn. La homoj vere spertas malfacilaĵojn», atestas junulo detenita en la centro de Lampeduso, kaj malfacile atingita per tunizia telefono.
Dum la Internacia Organizaĵo por Migrado konfirmas alvenon de 4 000 tunizianoj de post pasinta septembro, tiu nombro plu estas proksimuma, ĉar multaj kaŝmigrantoj ne estas enkalkulataj de la aŭtoritatoj. La transitejo pli kaj pli pleniĝas.
«Ni estas en la detencentro de Lampeduso. Ĉiuj novuloj venas ĉi tien. Cent personoj alvenis hieraŭ (ĵaŭdon 2an de novembro), kaj 30 novaj personoj ĉi-matene (vendredon 3an de novembro). Ni estas preskaŭ 500 personoj en tiu detencentro. Ĉiuj estas tunizianoj, krom 3 aŭ 4, kiuj estas sudananoj», daŭrigas la junulo.
La Ŝtatsekretario ĉe la ministro pri sociaj aferoj, ŝarĝita pri la migrado kaj eksterlandaj tunizianoj, Adel Jarboui, deklaris, ke inter la 10a kaj 14a de oktobro 2017, la detencentro de la insulo de Lampeduso akceptis almenaŭ 845 tuniziajn migrantojn, el kiuj 93 neplenaĝulojn.
Tiuj tunizianoj plie denuncas la fakton, ke ili ĉiuj estos forpelitaj, «malobserve kun la internaciaj konvencioj, kiuj garantias moviĝan liberecon». Ili estas subtenitaj de tuniziaj asocioj pri la homaj rajtoj, kiuj denuncas «nedecan traktadon kontraŭ la neleĝaj migrantoj».
http://www.rfi.fr/afrique/20171104-lampedusa-migrants-tunisiens-denoncent-leurs-conditions-retention