Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 novembre 2017 1 27 /11 /novembre /2017 20:51
Bildo: malriĉeco gangrenas Kubon de longaj jardekoj. Malgraŭ la «malfermiĝo» de la insulo, la labormerkato toleras nenian kritikon aŭ politikan konteston, substrekas raporto de Amnestio.

27/11/2017

Internacia Amnestio publikigis ĵaŭdon 16an de novembro, raporton pri la maniero, per kiu la insula reĝimo uzadas la labormerkaton, kiel represian rimedon. Laŭ tiu studaĵo, la kubaj civitanoj suspektataj pri ia ajn kritiko koncerne la vivkondiĉojn en la lando, riskas suferi turmentadon en sia laboro, aŭ eĉ troviĝi sen laboro. La aŭtoritatoj uzadas sian kontrolon de la labormerkato, kiel plia premrimedo.

La raporto demonstras, ke jardekoj da arbitra uzado de la punleĝoj kaj aliaj kontraŭleĝaj praktikoj, kiel diskriminaciaj maldungoj en la ekkreskanta privata sektoro, kondukis al sistemo, en kiu eĉ la Kubanoj, kiuj ne estas politike engaĝiĝintaj devas eviti kritikon kontraŭ la registaro, se ii volas konservi sian laborpostenon.

Kubo estas regule kritikata pro siaj malobservadoj de la homaj rajtoj. Sed tiuj ĉi praktikoj, estas malofte denuncitaj.

Kubo estas la sola lando el la amerikaj regionoj, kie Internacia Amnestio ne povas iri, precizigas la organizaĵo. La esploristoj de la organizaĵo interparolis do kun pli ol 60 kubaj migrantoj en pluraj meksikaj urboj, en la celo kolekti iliajn atestojn pri la ĉiutaga vivo en lando, kie la esprimlibereco estas de longe bremsata.      

«La enketo malkaŝis al ni, je kia grado la nuna situacio estas katastrofa, tiel pri ekonomio, kiel pri esprimlibereco por la tuta loĝantaro, kaj aparte en la laboro. La labormerkato fakte estas uzata kiel premrimedo, draste limigante la sindikatajn liberecojn, sed ankaŭ senigante la personojn je iliaj laborpostenoj. Esprimado de sia opinio, estas ofte konsiderata kiel kontestado de la registaro», resumas la specialistino Geneviève Garrigos, respondeculino pri la regiono Amerikoj ĉe Internacia Amnestio

    

«Vi ne estas fidinda» 

Asertiĝas tamen, konkludas la studaĵo, ke plimulte el la renkontitaj personoj «neniam kritikis la politikan kaj ekonomian sistemon de Kubo, kaj neniam partoprenis ian aktivecon aŭ politikan opozicion». Sed duono el ili spertis malliberecon almenaŭ unu fojon.  

Amnesty citas kiel ekzemplon la antaŭnelongan historion de Jorge Luis. Tiu sportisto medalita konfidis al la NRO, ke post lia aserto, dum intervjuo en la publika televido, ke la kuba registaro ne financas tiun sporton, li estis iom post iom eksigita el sia sporto, kaj estis maldungita el sia laborposteno en la publika funkcio. Li simple estis informita, ke li ne plu plenumas la kondiĉojn necesajn al sia laboro.

Li deklaris, ke li disponis pri 20 tagoj por trovi novan laboron, male la polico indikis, ke li estos kulpigita pri «danĝereco». Li ne sukcesis trovi alian laboron, ĉar ĉiuj dungantoj respondis, ke li estas «kontraŭ-revoluciulo». La uzata esprimo de la kastra reĝimo estas: «vi ne estas fidinda», alidirite, vi ne konvenas al la revolucia ideologio.

 

Por multaj, la sola solvo estas fuĝo 

«Tiuj praktikoj estas vastege uzataj, kaj pro tio la personoj, kiuj parolas tro libere, estas senigitaj je siaj laborpostenoj», daŭrigas Geneviève Garrigos. La koncernataj Kubanoj «troviĝas tiam en dramaj situacioj, sciante ke hodiaŭ, la baza salajro estas je 25 dolaroj, kio ne ebligas al ili vivteni sin».

«Eĉ la ĝenerala sekretario de la sindikato de la laboristoj, agnoskita de la kuba registaro, agnoskis, ke en tiu kunteksto, koncerne jen la laborkondiĉojn, jen la salajran nivelon, plena apatio regas, kaj la homoj eĉ ne plu emas labori. Pro tio, ili estas miloj, kiuj fuĝas la landon eĉ ankoraŭ hodiaŭ», bedaŭras la respondeculino de Amnestio. Kiel la ĉampiono Jorge Luis.            

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }