Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 novembre 2017 3 08 /11 /novembre /2017 21:10

08/11/2017

Alvoke de pluraj sendependismaj organizaĵoj, aŭtovojoj kaj fervojoj estis blokitaj ĉi-merkrede.

«Vaga general». Alvoko al ĝenerala striko estis lanĉita en Katalunio, ĉi-merkrede, de la sendependisma intersindikato CSC, kiu protestas kontraŭ la fakto, ke Madrido faciligis la foriron de entreprenoj instalitaj en Katalunio, en la celo malfortigi ekonomie la regionon. Ĝi ankaŭ denuncas la malstabilecon de la laboro.

Kvankam la striko havis malpli da efiko ol tiu de la 3a de oktobro, dekretita reage al la policaj perfortoj, kiuj makulis la tagon de la referendumo pri memdetermino, multaj vojoj kaj aŭtovojoj estis blokitaj. Interalie la aŭtovojo AP-7, kiu laŭiras la hipanan mediteranean marbordon, kaj interrilatigas Andaluzion al la franca landlimo, kaj la aŭtovojo A2, kiu interrilatigas Barcelonon al Madrido. La kataluniaj vojaŭtoritatoj censis kvindekon da blokadoj. Ankaŭ en kelkaj gravaj aŭtovojoj de Barcelono, la trafiko estis haltigita. TGV, kiu iras de Barcelono ĝis Liono (Francio), kaj kiu devis alveni je la 12a horo kaj 26 minutoj, devis retroiri pro ĉeesto de manifestaciantoj sur la fervojo, laŭ la nacia fervoja kompanio Renfe.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }