09/11/2017
En Kartvelio, kemilaboristoj frontas subpremon. Eks-modelo pri sociala sinteno, la produktanto de sterko «Rustavi Azot», de post la alveno de nova proprietulo komence de 2017, persekutas la surlokan sindikaton, la Sindikaton de la Metalurgio, Minoj kaj Kemio de Kartvelio (TUMMCIWG ), aliĝintan al IndustriALL. La dungitoj de la entrepreno suferas nun pri persekuto kaj represio, pro siaj sindikataj apartenoj. Sub la premo de la alta direkcio de la entrepreno, la kontrolistoj de la laborejo devigas ilin eksiĝi el sia sindikato. En la celo detrui la surlokan sindikaton, la estraro maldungis kontraŭleĝe 350 personojn en januaro-februaro 2017.
De marto 2017, TUMMCIWG provas relanĉi la intertraktadojn kun la direkcio, sed vane. La sindikato petis plurfoje intervenon de la ministrejo de la Laboro, Sano kaj Socialaj aferoj. Sed ĝi malsukcesis kunigi la partiojn ĉe kunsido. Male, la ŝanceliĝanta teniĝo de la ministrejo faciligis kaj kuraĝigis la diskriminaciajn agojn de la direkcio de Rustavi Azot. Malobserve kun la nacia leĝaro kaj la konvencioj N° 87 kaj 98 de la IOT, dekoj da laboristoj estas devigitaj eksiĝi el la TUMMCIWG kontraŭ sia volo.
Retmesaĝo:
Al S° Efrem Urumashvili, direktoro de JSCo Rustavi Azot
De la komenco de 2017, ni ricevas informojn pri la provoj detruadi la sindikatan reprezentadon en via entrepreno:
- kontraŭleĝa maldungado de preskaŭ 350 dungitoj de Rustavi Azot,
- klopodoj de la direkcio en la celo paralizi la aktivecojn de la sindikato,
- Anstataŭigo de la senlimaj laborkontraktoj per portempaj kontraktoj,
- Unuflanka nuligo de kolektiva konvencio intertraktita kun la sindikato en 2013,
- Rifuzo pri aliro de la prezidanto de la sindikato en la lokalojn de la entrepreno,
- Rifuzo pri partopreno al la kolektivaj intertraktadoj,
- Kreado de labormedio diskriminacia en la entrepreno, uzante minacojn, reprezaliojn kaj maldungadojn kontraŭ sindikatanoj,
Ĉio tio indikas regreseman mastrumadon de via entrepreno, kiu baziĝas sur diskriminacio, humiligo kaj ekspluatado de dungitoj, en la celo flankenigi la modernajn demokratajn normojn. El vidpunkto de la laboro, de la jura kaj soci-ekonomia disvolviĝo, tia via mastrumada stilo kreas ege gravajn damaĝojn kontraŭ la dungitoj, kaj malutilas al la reputacio de Kartvelio.
Pro via decido, jam preskaŭ 350 laboristoj ne plu havas laborpostenojn, kaj iliaj familioj frontas minacon de malsato kaj malvarmo. Mi subtenas la sindikaton en Rustavi Azot kaj esprimas mian solidarecon kun la laboristoj. Mi admonas vin ĉesigi tuj la persekutadon kontraŭ la laboristoj, haltigi la agojn, kiuj detruadas la sindikaton, permesi la aliron de la prezidanto de la sindikato en la entreprenon por komuniki kun la membroj de la sindikato, kaj komenci intertraktadojn kun la Sindikato de la Metalurgio, Minoj kaj Kemio de Kartvelio.
Partnerece kun la Sindikato de la Metalurgio, Minoj kaj Kemio de Kartvelio kaj IndustriALL, kiuj reprezentas 50 milionojn da laboristoj en 140 landoj en la sektoroj de energio, minoj kaj industrio, internacia solidareca forto luktanta favore al pli bonaj rajtoj kaj laborkondiĉoj en la tuta mondo.
Kampanjo en Esperanto:
https://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=3635