
10/11/2017
La humanitara krizo en Jemeno kaj la blokado trudita de Sauda Arabio de post dimanĉo 5a de novembro, estis la centra temo de la pordfermaj interparoladoj de la Konsilio pri sekureco, merkredon 8an de novembro. Petite de Svedio, la 15 membroj akordiĝis por postuli ĉesigon de la blokado. Tamen, por domaĝi la saudan aliancanon je tro viglaj kritikoj, ili ankaŭ kondamnis la misilon pafitan de la jemenaj ribeluloj Hutioj, pro-iranaj, kiu estigis tiun eskaladon da streĉiteco.
Videble ĝenata de tiu nova krizo, la diplomatoj kuniĝis private pri la humanitara temo, la sola kiu ebligas unuanimecon pri la Jemena dosiero en la Konsilio pri sekureco.
UN tiel postulis unuvoĉe la remalfermadon de la teraj, maraj kaj aeraj aliroj al Jemeno por ebligi eniron de la helpo, sen kio la lando povus sperti, laŭ la ĉefo de la humanitaraj operacioj Marc Lowcock, la «plej teruran malsategon de la lastaj jardekoj»
Malsatego, kiu povus okazigi laŭ ĝi, milionojn da pliaj viktimoj, dum la lando estas jam detruita: 21 milionoj da personoj bezonas urĝan nutraĵhelpon, 7 milionoj suferas pri malsatego, kaj miliono da ĥoleraj kazoj estis censita.
En la celo plifortigi la premon, la ĝenerala sekretario Antonio Guterres kontaktis la saudan ministron pri Fremdaj aferoj. Tiu ĉi ŝajne certigis, ke la blokado estos nur «portempa», pruvo de la relativa nepuniteco, el kio profitas Sauda Reĝlando, grava donacanto ĉe UN, kaj kiu havas gravajn aliancanojn, kiel Usono, Francio, Britanoj kaj Egiptanoj en la Konsilio.
La lando spertas la plej gravan humanitaran krizon en la mondo. 21 milionoj da personoj bezonas humanitaran helpon, kaj 7 milionoj suferas pri malsatego. Krom la bazaj humanitaraj helpoj, fuelo mankas. Soumaja Beltifa, estas porparolanto de la Internacia komitato de la Ruĝa-kruco en Sanao, la ĉefurbo, kie regas la jemenaj ribeluloj.
