
24/11/2017
La koncentrejo de Manuso havis kiel celon, la akceptadon de Boat people, kies Aŭstralio ne volas de antaŭ 15 jaroj.
Perforte, la polico komencis evakui centojn da migrantoj el la aŭstralia koncentrejo Manuso. Aŭstralio konsentis pri fermado de tiu koncentrejo, post la decido de la Papuo-Nov-Gvinea justico, pasintan 31-an de oktobro. De 23 tagoj, ĉirkaŭ 400 migrantoj rifuzas forlasi tiun koncentrejon por iri al aliaj transitaj areoj de la insulo, malgraŭ interrompo de akvo, elektro kaj nutraĵoj. Ili esprimas sian timon, ĉar ili ricevis minacojn de loĝantoj de Manuso. La NROj pri defendo de la homaj rajtoj denuncas la migrad-politikon de Aŭstralio, tre drastan kontraŭ la azilpetantoj.
Sed la aŭstralia Ĉefministro Malcolm Turnbull ne cedas:
«Ili opinias, ke tio estas maniero premi la aŭstralian registaron, kaj ke ili povos veni al Aŭstralio. Ni ne cedos al la premoj. Mi estas tre klara pri tiu temo. Nia landlima sekureco, la integriĝo de niaj landlimoj, estos daŭra politiko de mia registaro, ni ne sub-traktados nian politikon al la trapasigistoj».
Kanbero estas de jaroj kritikata pro sia politiko, kaj ties konsekvencoj kontraŭ la migrantoj. La koncentrejo Manuso, kreita por akcepti la «Boat people», kies Aŭstralio ne volas, malfermiĝis antaŭ 15 jaroj. Eĉ se azilpetoj de migrantoj estas riceveblaj, ili ne estas akceptataj sur la aŭstralia teritorio. La registaro ofertas nur la eblecon instaliĝi en alia lando aŭ rehejmeniĝi.
Nov-Zelando proponis akcepti 150 el tiuj migrantoj de Manuso, sed Aŭstralio rifuzis.
La irana rifuĝinto Behrooz Boachani, ĵurnalisto, estas la porparolanto de la migrantoj de la Manusa koncentrejo: li renkontis la vunditojn, kaj denuncas la perfortojn.
/image%2F0553642%2F20220611%2Fob_f87c9b_koncentrejoj.jpg)
03/02/2016
Aŭstralio : la justico sendas la migrantojn en koŝmarajn koncentrejojn
