Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 novembre 2017 5 03 /11 /novembre /2017 16:10

03/11/2017

Tio estas grava kaj neatendita malkovro. Nova specio de orangutango estis malkovrita sur la insulo Sumatro en Indonezio. Tiu orangutango, kies haroj estas krispaj, nomita Tapanuli, vivas en la regiono Batang Toru. Temas pri la unua nova specio konfirmita de la scienco de post 1929.

Jam en 1997, aŭstraliaj sciencistoj malkovris iliajn spurojn. La unuaj studaĵoj en 2013 pri la skeleto de virseksulo elmontras unikajn trajtojn, kompare kun la aliaj orangutangoj. Entute, tri specioj da orangutango estas konataj en la mondo. La laboro de la sciencistoj estas publikigitaj en la usona revuo Current Biology.     

Sed tiu nova specio estas aparte vundebla, atentigas la sciencistoj. Ilia populacio estas taksita je nur 800 membroj hodiaŭ.

«Okaze, se ok el tiuj 800 restantaj animaloj estus mortigitaj aŭ eksigitaj el la grupo ĉiujare, la specio povus malaperi», opinias la sciencistoj. Konsekvence, tiu specio de homedoj estas la plej minacita je estingiĝo sur la planedo: «Plu ekzistas minacoj de novaj vojoj, eventoj kiuj fragmentos tiun populacion, kaj kondukos al ties estingiĝo. En tiu regiono, la danĝero estas grava, kiel tiu hidroelektra programo antaŭvidita en la valo de la rivero Batang Toru, kie troviĝas la plej grava denso da orangutangoj», substrekas Ian Singleton, direktoro de la programo pri konservado de orangutangoj de Sumatro.

La arbaraj loĝlokoj de la orangutangoj Tapanuli limiĝas hodiaŭ je nur mil kvadrataj kilometroj.

En Sumatro, la arbaraj areoj malkreskis je 60% inter 1985 kaj 2007. La kialoj estas forstoj, minaj koncesioj kaj agrikulturaj plantejoj. Tiuj homedoj estas ankaŭ viktimoj de la kontraŭleĝa ĉasado.

La orangutangoj altas averaĝe 1,10 ĝis 1,40 metron kaj pezas 40 ĝis 80 kilogramojn. Ili vivas 30 ĝis 40 jarojn kaj malfacile reproduktiĝas, kun pluraj jaroj inter ĉiuj naskoj. Sen rapidaj aranĝoj por protekti iliajn arbarajn loĝlokojn, tiuj orangutangoj povus malaperi post kelkaj jardekoj. 

neniammilitointerni - dans scienco
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }