
26/11/2017
Dekjara afgano mortis sabaton 25an de novembro 2017 sur ŝipo de migrantoj en Mediteranea maro. Foririta de Turkio, la 66 ŝipanoj, viroj, virinoj kaj infanoj, deziris atingi Grekion. Kiam bulgara fronteksa ŝipo albordiĝis, panika moviĝo okazis. La infano estis tretita.
«Tia akcidento jam okazis du fojojn antaŭe, menciis la urbestro de la insulo Lesbo, Spiros Galinos. Tiuj ŝipoj povas akcepti dek personojn. Malgraŭ tio, 30 ĝis 40 personoj enŝipiĝas». «Tio estas okazo por mi, peti helpon denove de Eŭropo. Ĉi tie, juna infano ja mortis».
Kaj, kiam ili sukcesas atingi bordon, ili estas amasigitaj en koncentrejoj por rifuĝintoj. Kiel tiu de Moria, «kiu similas malliberejon», ankaŭ denuncas la urbestro de Lesbo. Koncentrejo, kiun kelkiuj nomis… Gvantanamo.

17/11/2017
Insulo Lesbo : Ĉu «nova Gvantanamo»?
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/11/insulo-lesbo-cu-nova-gvantanamo.html
