
06/11/2017
Ĉirkaŭ 200 manifestaciantoj denuncis dimanĉon la efikon de la karbo kontraŭ la klimato, en mino proksime de Bonno, germana eks-ĉefurbo, kie malfermiĝas lundon la 23a konferenco de UN pri la klimataj ŝanĝiĝoj.
Post longa marŝado tra senhoma areo, la protestantoj vestitaj per blanka kombineo stariĝis borde de giganta kratero formita de la subĉiela lignitmino de Hambach. Rigarde de policistoj, interalie starigitaj ĉirkaŭ skrapmaŝino pli ol 200 metrojn longe («la plej longaj el la mondo» substrekis la ekspluatantoj), la manifestaciantoj deplojadis siajn afiŝtabulojn «Bonvenon COP23» kaj «bruligu la landlimojn, ne la klimaton».
La karbo ellasas 45% el la tutmondaj emisioj de karbona dioksido, ligitaj al la energia sektoro
«La lignito estas unu el la plej poluaj fosiliaj energioj», kiuj damaĝas aeron kaj klimaton, substrekas la germana kontraŭ-karba movado «Ende Gelande», kiu iniciatis tiun agadon, akompanatan por la okazo de aktivuloj venintaj de Oceanio. «Sur la internacia scenejo, politikuloj kaj korporacioj prezentiĝas kiel savontoj de la klimato, dum kelkajn kilometrojn apude, la klimato detruiĝas», denuncas Janna Aljets, porparolanto de la kampanjo.
Situanta kelkajn kilometrojn for de Bonno, en Nordrejn-Vestfalio, la lignitmino celita dimanĉon apartenas al la germana grupo RWE. Laŭ RWE, la mino, malfermita en 1978, estas hodiaŭ 370 metrojn profunda: la areo je 85 kvadrataj kilometroj, el kiuj preskaŭ duono estas ekspluatata, entenas entute 2,5 miliardojn da lignito ĝis 450 metroj da profundo. Kvardek milionoj da tunoj estas ekstraktataj de ĝi ĉiujare.
Laŭ la internacia agentejo pri energio (IEA), la karbo ellasas 45% el la tutmondaj emisioj de CO2, ligitaj al la energia sektoro, al kiuj aldoniĝas aliaj forcejefikaj gasoj kaj partiklaj materialoj. La mondo neniam bruligis tiom da karbo de post la Industria revolucio. Dum la kresko de la tutmonda mendo atingis po 4% jare inter 2000 kaj 2013, ĝi ŝajne malkreskos en la periodo 2015-2021, laŭ la prognozoj de la IEA.
Tamen, laŭ UN, 80 ĝis 90% el la karborezervejoj ne devos esti ekspluatataj, se la mondo volas respekti sian celon fiksitan de la Pariza akordo: ke ĝi ne superu 2°C da varmiĝo.
