
11/11/2017
La informo ne multe diskoniĝis, tamen laŭ multaj francaj amaskomunikiloj, kaj la franca instituto de radioprotektado kaj nuklea sekureco (IRSN), radioaktiva nubo ja trapasis Eŭropon de septembro ĝis meze de oktobro.
La 3an de oktobro, la instituto precizigis en raporto, ke la nivelo de rutenio 106 (metala izotopo el la platenfamilio, fisia produktaĵo el nuklea industrio, ankaŭ uzita en medicino) detektitaj en Eŭropo «ne estas danĝera, nek por la homa sano, nek por la medio».
Sed de kie venas tiu radioaktiva nubo?
Ĝis nun, neniu oficiala respondo pri la kialoj kaj la karaktero de tiu nubo estis provizita. Tamen, la origina punkto ŝajne estis malkovrita. Post kelkaj testoj, la IRSN lokalizis la plej kredeblajn areojn de tiu ellasiĝo. La origina punkto ŝajne situiĝas proksime de la riverego Volgo kaj Urala montaro (t.e inter Rusio kaj Kazaĥio).
Flanke de Rusio, la giganto pri nukleo Rosatom dementis ĉian problemon en siaj instalaĵoj. Tamen, flanke de Kazaĥio, neniu respondo estis provizita. Malgraŭ ĉio, la francaj kaj germanaj ekspertoj ŝajne akordiĝis por anonci, ke la radioaktiva nubo sendube originas de Rusio.
«La plej kredebla areo situiĝas inter Volgo kaj Uralo, kvankam precizigi la ĝustan lokon de la ellasiĝo ne eblas nun per la disponeblaj datumoj», opinias en noto la franca instituto de radioprotektado kaj nuklea sekureco (IRSN), fine de sia enketo.
Unu el la gravaj informoj, kiuj emfaziĝas el la raporto indikas, ke la infektado per rutenio 106 ne povas deveni de nuklea reaktoro. Ĉi-okaze, aliaj nukleaj elementoj estus trovitaj en la nuklea nubo. Tio estus do ellasiĝo en «instalaĵoj ligitaj al la ciklo de nuklea bruligaĵo, aŭ en fabrikado de radioaktivaj fontoj», laŭ la IRSN.
La IRSN hipotezas konsekvence, ke la ellasiĝo venas de instalaĵoj ligitaj al ciklo de nuklea bruligaĵo aŭ de fabrikado de radioaktivaj fontoj, sen identigi apartan areon.
La rutenio 106 estas fisia produktaĵo devenante de la nuklea industrio, aliparte uzita en kuracadoj.