
25/11/2017
Egiptio frontas la plej mortigan terorisman atakon el sia antaŭnelonga historio. Ĉi-vendrede, atenco okazigis almenaŭ 235 mortintojn, kaj pi ol cent vunditojn en moskeo frekventata ĉefe de la sufiisma komunumo. Preskaŭ 500 personoj kolektiĝis dum tiu preĝtago. La atako okazis en la vilaĝo Bir El-Abed, apud El-Ariŝ, ĉefa urbo de la provinco de Norda Sinajo.
La taĉmento ĉirkaŭis la preĝejon por eksplodigi bombon, antaŭ ol eniri en la konstruaĵon kaj pafi al la fideluloj.
«Kiam la ŝejko komencis sian predikon, ni aŭdis bombojn kaj pafadojn», mencias viktimo 14-jara, Abdula Abdel Naser, vundita dum la atenco. «Ili pafadis al ĉiuj»…
«Ĉiuj kuris», eksplikas alia vundito, Magdi Rezk, «sed mi vidis maskitajn virojn, kiuj surhavis militajn vestojn».
Neniu oficiale respondecis pri la atenco, sed tiu regiono plu estas la scenejo de kvazaŭ-kontinua lukto inter la armeo kaj ĝihadismaj grupoj. Tiu landlima areo proksimas Gazaon. Tritaga nacia funebra tago komenciĝas ĉi-sabaton.

11/05/017
Egiptio: Human Rights Watch denuncas torturon en la malliberejoj
