Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 novembre 2017 3 22 /11 /novembre /2017 14:24

22/11/2017

La reĝa komisiono taskita pri studado de la karcera sistemo de la infanoj en Aŭstralio, kvalifas kiel «nacian honton», la vivkondiĉojn de la neplenaĝulaj deliktuloj en Norda Teritorio. En 200-paĝa nerefutebla raporto, al kiu partoprenis pli ol 400 atestantoj, la enketistoj priskribas malhumanajn traktadojn, kaj denuncas misproporcian ĉeeston de aborigenaj infanoj enkarcerigitaj en tiuj malliberejoj de Nordo. Ili aparte petas fermadon de la centro de Don Dale, kie la kondiĉoj de enkarcerigo estas aparte ŝokaj.              

En nerefutebla raporto, la enketistoj de la reĝa komisiono rakontas, ke la neplenaĝuloj estas submetataj al fizikaj ekscesoj, kuraĝigitaj aŭ pagitaj por plenumi humiligajn agojn, kaj estas senigitaj je siaj bazaj rajtoj, kiel nutraĵo, akvo aŭ uzado de necesejoj.

La raporto denuncas maltaŭgan uzadon de izoliteco, kiu estas «fonto de suferoj ĉe multaj junuloj», kaj estigas «daŭrajn psikologiajn difektaĵojn». La komisiono emfazas ankaŭ «la ŝokajn kaj sistemajn misfunkciadojn», kiuj okazis «dum multaj jaroj», kaj «konataj en la plej altaj niveloj»

            

La aborigenaj infanoj estas plimulto en la malliberejoj 

Tiu ĉi raporto akuzas la registaron de la Teritorio, ke ĝi nenion faras por preventi la deliktecon de la junaj Aborigenoj, kiuj reprezentas tri kvaronojn el la enkarcerigitaj neplenaĝuloj. Ĝi ankaŭ efektivigis represian malhumanan politikon, kiu kostas po 37 milionojn da dolaroj jare, prefere al politiko de disvolviĝo, kiu kostus kvinoble malpli, laŭ la komisiono.      

La aborigenaj infanoj havas dudek-kvaroble pli da malbonŝanco frekventi malliberejon ol la aliaj infanoj, en kunteksto de edukaj mankoj, alta mallaboreco kaj toksomanio, laŭ Internacia Amnestio.

La komisiono postulas fermadon de la centro de Don Dale, aparte kritikata pro ĝiaj vivkondiĉoj de detenado, kaj reviziadon de la justico pri infanoj de Norda teritorio, inkluzive la malpermeson enkarcerigi malpli ol 14-jarajn junulojn.

 

La malkaŝoj de la televidkanalo ABC 

Danke al enketo de la televidkanalo ABC, la Aŭstralianoj malkovris la teruran realecon de la malliberejo Don Dale. En 2016, ABC elsendis videojn filmitajn de la internaj kameraoj, montrante infanojn aĝajn je 10 ĝis 17-jaraj, batataj de la provosoj, malvestitaj, kelkafoje katenitaj plurajn horojn ĉe seĝo, kun kapuĉo sur la kapo.

Tiuj konkludoj estas «abomenaj», reagis la federala registaro, promesante labori kun la loka registaro, por efektivigi la rekomendojn de la raporto.

La aborigenaj asocioj deklaris, ke la raporto nur mencias problemojn konatajn de antaŭ longa tempo.             

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }