
14/11/2017
Bildo: Manko de trinkebla akvo, senarbarigo, malkresko de la nombro de mamuloj, emisioj de forcejefika gaso: ĉiuj ĉi indikiloj ruĝiĝas. | Reuters
Tio estas vera alarmkrio. Pli ol 15 000 sciencistoj lanĉis averton pri la urĝeco protektadi la medion kaj ekosistemon de la planedo. Laŭ ili, la minacoj pligraviĝas, kaj la homaro ne reagas.
Dudek kvin jarojn post unua averto de plimulto el la laŭreatoj de la Nobelpremo, pli ol 15 000 sciencistoj el 184 landoj lanĉas, en deklaracio publikigita pasintan lundon, averton fronte al la riskoj de malstabiligo de la planedo, se neniu agado okazas por protekti la medion kaj ekosistemon.
En 1992, la NRO «Union of Concerned Scientists», kun pli ol 1700 kun-subskribintoj, jam elsendis «Averton de tutmondaj sciencistoj al la homaro», en kio ili argumentis, ke la efiko de la homaj aktivaĵoj kontraŭ la naturo verŝajne okazigos «grandajn homajn suferojn», kaj «kripligos la planedon el neinversigebla maniero».
Kvaronon de jarcento poste, tiuj sciencistoj revizias la originan averton en artikolo, kiun ili nomas «dua averto».
Manko de trinkebla akvo, senarbarigo, malkresko de la nombro de mamuloj, emisioj de forcejefika gaso: ĉiuj ĉi indikiloj ruĝiĝas, kaj la respondoj de post 1992 estas seniluziigaj, krom internaciaj aranĝoj prenitaj por stabiligi la ozonan tavolon en la stratosfero, konkludas la sciencistoj, kies alvoko aperis en la revuo BioScience.
Raporto en la angla:
https://academic.oup.com/bioscience/article/doi/10.1093/biosci/bix125/4605229#
«La homaro ne plenumas la urĝajn agadojn por savi la minacitan biosferon», juĝas la aŭtoroj de la deklaracio.
«En tiu dokumento, ni ekzamenis la evoluadon de la situacio en la du lastaj jardekoj, kaj taksis la homajn respondojn, analizante la ekzistantajn oficialajn datumojn», eksplikas Thomas Newsom, profesoro ĉe la Universitato Deakin en Aŭstralio, kaj kun-aŭtoro de la deklaracio. «Estos baldaŭ tro malfrue por inversigi tiun danĝeran tendencon», li emfazas.
Tiuj sciencistoj opinias, ke plimultego el la minacoj supre menciitaj daŭras, kaj ke «plejparte el ili eĉ pligraviĝas», sed tiuj tendencoj estas ankoraŭ inversigeblaj tiamaniere, ke la ekosistemoj reakiru sian daŭripovecon.
De 25 jaroj, la kvanto de trinkebla akvo disponebla en la mondo por unu persono malaltiĝis je 26% kaj la nombro de mortintaj areoj en la oceanoj kreskis je 75%.
La alvoko ankaŭ mencias perdon de preskaŭ 120,4 milionoj da hektaroj da arbaroj plejparte transformitaj al agrikulturaj teroj, signifan kreskadon de karbona dioksido (CO2), kaj de la averaĝaj temperaturoj de la planedo.
Tiuj sciencistoj ankaŭ emfazas la kreskadon de 35% de la tutmonda loĝantaro, kaj malaltiĝon je 29% de la nombro de mamuloj, de reptilioj, amfibioj, birdoj kaj fiŝoj.
Inter la rekomenditaj aranĝoj, la aŭtoroj de la alvoko sugestas kreadon de pli granda nombro de naturaj rezervejoj, teraj kaj maraj, plifortigon de la leĝoj kontraŭ kaŝĉasado, kaj pli severan agadon kontraŭ la komerco de sovaĝaj produktaĵoj.
Por bremsi la demografian kreskon en la evolulandoj, ili rekomendas pli grandan ĝeneraligon de la familiplanado, kaj programojn de edukado de la virinoj.
Tiuj sciencistoj pledas ankaŭ favore al aranĝoj, kiuj kuraĝigas nutroreĝimon bazitan sur pli da plantoj, kaj grandskalan adopton de renoviĝantaj energioj kaj aliaj ekologiaj teknologioj.