Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 octobre 2017 6 28 /10 /octobre /2017 13:24

28/10/2017

Vjetnama studento estis kondamnita merkredon 25an de oktobro je ses jaroj da malliberejo kaj kvar jaroj da reedukado pro propagando kontraŭ la reĝimo. Vjetnamio estas akuzata de kelkaj NROj, ke ĝi volas silentigi la disidentajn voĉojn antaŭ la baldaŭa pintkunveno de la Apec (Ekonomia Kunlaboro Azio-Pacifiko), kiu okazos en Vjetnamio de la venonta 6a ĝis la 11a de novembro.     

Tio estas «trompa proceso», deklaris la advokato de la studento Phan Kim Khánh por kvalifiki la aferon de sia kliento. Kiel oftece en Vjetnamio, la studento petis pardonon de la kortumo pro siaj aktivecoj, juĝitaj kiel kontraŭleĝaj de la tribunalo.

24-jara, li estis jam arestita en marto 2017, dum li komencis sian lastan studjaron. Rimarkinda studento, li ricevis plurajn rekompencojn de la asocio de la studentoj, kaj de la Ligo de la komunisma junularo en sia naskiĝa provinco. Sed, ĉar li deziris fariĝi ĵurnalisto, la aŭtoritatoj rimarkis lin pro liaj blogoj kaj Jutubaj kanaloj favore al liberaj amaskomunikiloj, kaj kiuj malkaŝe kritikis la reĝimon je unika partio.

Grave kondamnita, li kuniĝas en malliberejo kun multaj aliaj disidentoj, kiuj, same kiel li, uzadis la sociajn retojn por aŭdigi sian malkontentecon kontraŭ la reĝimo.

Ŝajnas, ke de kelka tempo, la aŭtoritatoj pli intensigas sian represion, antaŭ la pintkunveno de la Forumo pri ekonomia kunlaboro Azio-Pacifiko (Apec), al kiu partoprenos multaj estroj el la tuta mondo, inter kiuj la usona prezidento Donald Trump.

Laŭ kelkaj observantoj, pli ol cent politikaj malliberuloj ŝajne estas enkarcerigitaj en la vjetnamaj malliberejoj.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }