Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 octobre 2017 4 19 /10 /octobre /2017 14:21
Kvar personoj mortis ĉi-merkrede 18an de oktobro en la du plej grandaj urboj de Togolando, Lomeo kaj Sokodé, influareo de la Panafrika Nacia Partio (PNP) de Tikpi Atchadam.

19/10/2017

El la kvartalo , historia influareo de la opozicio en la ĉefurbo, ekiris la manifestacio. Malgraŭ la malpermeso, viroj, kaj kelkaj virinoj, surstratiĝis. Tre multnombraj policistoj ankaŭ ĉeestis: «Ili havas armilojn, larmigajn gasojn. Niaflanke, ni havas nur ŝtonojn por fuĝiĝi ilin», rakontas manifestacianto. 

La manifestaciantoj ankaŭ rakontas, ke kapuĉaj viroj, kiujn ili nomas «milicanoj», cirkulas per ŝarĝkamioneto, kaj terurigas la kvartalon.

Junuloj starigis barikadojn, por malhelpi trapason de ĉiuj veturiloj.

La policistoj nevigle malembarasas, aŭ delegas la servuton. Sed la manifestaciantoj rekomencas. Malgraŭ la perforto suferita, ili tute ne intencas forlasi la straton.     

«Ni manifestacias hodiaŭ por esprimi nian koleron. 50 jarojn da potenco por sama familio, sufiĉas», deklaris manifestacianto en Lomeo.  

Laŭ alia manifestacianto en la ĉefurbo, «La popolo ja decidas. Kaj ni decidas, ke Faure devas forlasi la potencon. La mandato jam plenumita sufiĉas. Ni tute prifajfas lin»   

De pli ol 2 monatoj, la opozicio organizas kutimajn marŝadojn kontraŭ la potenco. Ĝi daŭrigis kaj konfirmis sian alvokon por ĵaŭdo, kaj dum ĉiuj sekvontaj tagoj malgraŭ la malpermesoj.

Pli norde, en la urbo Sokodé, bastiono de la opozicio, similaj perfortoj okazis merkredon. Atestantoj priskribas punoperaciojn ĉe privatuloj, por malkuraĝigi ĉiujn, kiuj intencas manifestacii.

Video: Arestado de pluraj junuloj ĉi-matene en la kvartalo Bé, en Lomeo, Togolando

La asocio "Survie", bazita en Francio reagis, fronte al la mortiga represio, kiu falas sur la manifestaciantoj de la opozicio en Togolando. Ĝi petas de la franca registaro, ke ĝi kondamnu la policajn perfortojn, sendu malaproban mesaĝon al la reĝimo de Lomeo, interrompu sian militan kaj polican kooperadon, kaj apliku punojn kontraŭ togolandaj respondeculoj.    

http://www.agenceafrique.com/11668-lassociation-survie-appelle-a-sanctions-contre-regime-togolais.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }