Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 octobre 2017 1 16 /10 /octobre /2017 14:34
Farah Abdi Warsameh/AP/SIPA

16/10/2018

Atenco per kamionbombo okazis sabaton dum post-tagmezo ĉe la vojkruco PK5, situata en la distrikto Hodan, tre vivanta komerca kvartalo en la ĉefurbo, kie troviĝas magazenoj kaj hoteloj.  

La bilanco de la duobla bombatenco sabaton vespere en Mogadiŝo, ĉefurbo de Somalio, okazigis ĝis nun 300 mortintojn, deklaris lundon la ĉefo de la ambulancaj servoj. «Ni ricevis konfirmon, ke 300 personoj mortis en la eksplodoj. Tiu bilanco ŝajne pligraviĝos, ĉar kelkaj personoj plu estas malaperintaj», indikis lundon la direktoro de la ambulancaj servoj Amin.

 

Atenco per kamionbombo en la kvartalo Hodan 

Atenco per kamionbombo okazis sabaton dum post-tagmezo ĉe la vojkruco PK5, situata en la distrikto Hodan, tre vivanta komerca kvartalo en la ĉefurbo, kie troviĝas magazenoj kaj hoteloj. 

Neniu sin ŝarĝis pri la respondeco de tiu atenco. Sed la somaliaj islamistaj Al Ŝabab, ligitaj al Al-Kaida, kiuj ofte lanĉas operacojn kaj memmortigajn atencojn en Mogadiŝo kaj ties ĉirkaŭaĵoj, estis akuzataj de la aŭtoritatoj.

La antaŭa plej mortiga atenco en Somalio okazigis almenaŭ 82 mortintojn kaj 120 vunditojn en oktobro 2011. Ĝi jam estis plenumita per kamionbombo, kiu celis ministran komplekson en Mogadiŝo.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }