
10/10/2017
En Senegalo, estas riske kritiki la estontan TER (regiona rapidtrajno), konstruitan de la franca entrepreno Alstom, kiu interrilatigos Dakaron al la flughaveno, situata 40 kilometrojn for de la ĉefurbo. La vojlinio de tiu estonta trajno trapasas popularajn komunumojn de la ĉirkaŭurbo, kaj necesigas eksproprietigon de multaj familioj. Por la unua fojo, sabaton 30an de septembro, loĝantoj de Thiaroye kolektiĝis por denunci interalie la malaltajn monkompensojn.
«Mia hejmo, mia riĉaĵo, mi volas reloĝadon, aŭ nenion». Ruĝvestitaj kaj ĉeestantaj ekde la komenco de la kolektiĝo, pasintan sabaton je la 9-a horo, virinoj, viroj kaj infanoj venis, kun afiŝtabuloj, defendi siajn rajtojn.
Laŭ la kolektivo, pli ol 250 000 familioj estas tuŝataj de tiu estonta trajno, kiu devas malobstrukci Dakaron.
Por kompensi la eksproprietigon, la Ŝtato proponas po 19 000 CFA-frankojn (29 eŭrojn) por kvadrata metro. Sumon, kiun la kolektivo opinias nesufiĉa.
Ĉiuj ĉi familioj riskas malriĉecon, ĉar ili ne plu havos domon.
La larmigaj gasoj ne efikis, kiel dezirate. Malgraŭ ruĝaj okuloj, la manifestaciantoj sturmis denove. Ilia celo estis akiri la liberigon de siaj fratoj, najbaroj, amikoj, arestitaj horon pli frue.
«Sed kial ili arestas nian fraton, kial? Ni paŝos ĝis la polico, eterne…»
La interveno de la imamo kaj de la ĉefo de la kvartalo ebligis kvietigi la etoson. La personoj arestitaj estis liberigitaj je ĉirkaŭ la 16-a horo. Ĉiaokaze, la delokitoj de la TER intencas daŭrigi sian agadon.
Laŭ la kolektivo, la TER okazigos la delokigon de 150 000 personoj.
