
20/10/2017
La humanitara krizo daŭras en Mediteraneo. Ĉiumonate, miloj da migrantoj, pli kaj pli junaj, riskas plu sian vivon por interalie fuĝi Libion, kiu fariĝis «infero» por ili, substrekis NRO, kiu sukuras ilin en la maro.
De post februaro 2016 kaj la unua misio de la ŝipo Aquarius, per kiu la NRO SOS Méditerranée sukuras la migrantojn, kiuj provas atingi Eŭropon sur improvizitaj boatoj, «nenio ŝanĝiĝis en Mediteraneo», eksplikas Francis Vallat, prezidento de la NRO en Francio, dum gazetkunsido en Parizo.
«Viroj, virinoj kaj multaj infanoj sukuritaj en la maro fuĝas ĝeneralan perforton, kiuj intensiĝas en Libio», plej grava deirpunkto de la migrantoj, kiuj ŝipiradas de Afriko al Eŭropo, li aldonis.
Dum la nombro de migrantoj devenintaj de Libio kaj sukuritaj en maro de la NRO malaltiĝis de post la somero, ĝi denove kreskis en oktobro, kaj atingas jam 606, dum ĝi atingis 391 en septembro, precizigis la kunfondintino kaj vic-prezidentino de la NRO, Sophie Beau.
S-ino Beau ankaŭ substrekas la ĉefrolon de la kaosa situacio en Libio, ŝiritaj inter rivalaj politikaj potencoj, de post la defalo de la diktaturo de Muamar Kadafi en 2011: milicoj kaj ŝakristoj tie prosperas kaj «kidnapas, seksperfortas, torturas, ŝtelakiras kaj altrudas inferan vivon al la migrantoj».
«La migrantoj, kiujn ni sukuras pli kaj pli rakontas, ke li enboatiĝis, ĉar ili ne plu eltenas la ĝeneralan perforton. Ili falas en kaptilon, ĉar ili ne plu havas legitimilojn, kaj ilia nura espero pri fuĝo estas la maro», ŝi eksplikis.
«Multaj diras al ni, ke ili ne antaŭvidis enboatiĝon, sed ke tion ili faris por eskapi la libian inferon kaj tiun homkomercon, kiu memorigas al ili la sklavkomercon», «ĉar tio estas sistemo sammaniere organizita».
S-ino Beau ankaŭ substrekis la kreskantan ĉeeston de neplenaĝuloj inter la migrantoj sukuritaj de la NRO (241 en 606 en oktobro). «Dum ili estis 20% pasintan jaron, ili estas 35% ĉi-jare, el kiuj 80% ĝis 90% neakompanataj», laŭ ŝi.
«La infanoj estas implikitaj en la sama perforta ciklo kiel la adoltoj, kio estas ŝoka ĉar ili fine estas traŭmatizataj de la perfortoj suferitaj dum sia irvojado, kaj estas tre vundeblaj je la ŝakradoj, aparte la prostituaj retoj», laŭ ŝi.
Plimultego el la migrantoj, kiuj provas marŝipiradon originas de Sub-Sahara Afriko, ĉefe Niĝerianoj, kiuj fuĝas interalie la regionojn plagitajn de la ĝihadistoj de Boko Haram, laŭ la NRO. Ĝi tamen asertas, ke ĝi akceptis ĉi-jare en la maro «pli kaj pli da migrantoj originaj de Bangladeŝo».
Laŭ la lastaj taksadoj de la "Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj", de la jarkomenciĝo preskaŭ 145 000 migrantoj alvenis de Afriko tra la maro al Suda Eŭropo, el kiuj du trionoj al Italio, kaj preskaŭ 2 800 mortis aŭ malaperis dum la ŝipirado.
"SOS Méditerranée" funkcias per 98% da privataj donacoj. Ĝi asertas, ke ĝi sukuris preskaŭ 24 000 migrantojn en la maro de post februaro 2016, 93% el la mortoj de migrantoj dum la ŝipirado okazis inter Italio kaj Libio.