
15/10/2017
Dum 33 000 personoj malaperis en la lando dum la dek lastaj jaroj, Meksiko finfine adoptis leĝan ilon por lukti kontraŭ tiu plago. Du jaroj da parlamentaj debatoj estis necesaj antaŭ definitiva alpreno de leĝo por lukti kontraŭ la malaperigoj, ĵaŭdon 12an de oktobro, fare de la Ĉambro de la deputitoj. Ĝi antaŭvidas punojn ĝis 90 jaroj da malliberejo kontraŭ la funkciuloj kulpaj pri tia krimo.
Aŭtomate persekutita, la malaperigo de personoj estas nun senpreskripta delikto, punebla per gravaj punoj: ĝis 60 jaroj da malliberejo por la Ŝtataj agentoj implikitaj en truditaj malaperigoj, ĝis 50 jaroj por la privatuloj. Puno povas esti altigita de la juĝisto, okaze se la viktimoj estas infanoj, virinoj, handikapitoj, defendantoj de la homaj rajtoj aŭ ĵurnalistoj.
Tiu leĝo antaŭvidas ankaŭ kreadon de nacia sistemo pri serĉado de personoj. La celo estas ĉesigi la nunan situacion, en kiu familioj de viktimoj traserĉas kaŝajn fosaĵojn troviĝantajn en la lando, riskante sian vivon. Aliparte, tiuj komunaj fosaĵoj estos de nun censitaj en nacia registro.
La aprobo de tiu leĝo estas urĝa, kaj eĉ pli ties efektivigo. La aŭtoritatoj devas apliki ĝin rapide, por eviti novajn malaperigojn, kaj lukti kontraŭ la nepuniteco. Estas tamen necese, ke la Kongreso atribuu sufiĉe altan buĝeton por garantii ĝian bonan funkciadon.

