
24/10/2017
Du sindikataj gvidantoj kaj kvin purigistinoj malsatstrikas kontraŭ la malriĉeco en la maŭriciaj lernejoj. La malaltaj salajroj po 43 usonaj dolaroj monate, kaj la portempa dungado de 33 purigistinoj en la elementaj kaj mezaj lernejoj mastrumataj de la maŭricia registaro, instigis Reeaz Chutto, prezidantinon de la Konfederacio de la Laboristoj de la publika kaj privata sektoroj, Jane Ragoo, ĝeneralan sekretarion, kaj kvin aliajn purigistinojn komenci malsatstrikon la 13an de oktobro.

Retmesaĝo
Ĉefministro,
Mi skribas al vi, por esprimi mian maltrankvilegon, koncerne la bonstaton de sep maŭriciaj civitanoj, kiuj malsatstrikas de post lundo 16a de oktobro 2017. Ili malsatstrikas en la celo atentigi pri la malespera situacio de la virinoj laborantaj kiel purigistinoj en la publikaj lernejoj. Reeaz Chutto, prezidantino de la Konfederacio de la Laboristoj de la publikaj kaj privata sektoroj (CTSP), kaj Jane Ragoo, ĝenerala sekretario de la CTSP kaj membro de la Ekzekutiva Komitato de IndustriALL Global Union, komencis malsatstrikon en la celo atentigi pri la malstabiligo de sia situacio. Dungistoj pagas al tiuj virinoj malaltajn salajrojn po 43 usonaj dolaroj monate.
Multaj provoj por akiri intertraktadon pri tiu temo kun la registaraj ministroj ne ricevis taŭgan atenton por solvi tiun neelteneblan situacion por la laboristoj, kiuj meritas decan salajron.
Mi petas de vi, ke vi tuj intervenu por trovi solvon, antaŭ ol la sano kaj la bonstato de niaj kamaradoj estu pli damaĝitaj.
Mi esperas vian rapidan intervenon.