
18/10/2017
Ŝia veturilo eksplodis. La murdo de Daphne Caruana Galizia estigis ondegon da indigno en Malto.
Eŭropa Unio sin deklaris hororigita de la murdo de Daphne Caruana Galizia, ĵurnalistino en Malto, kiu akuzis la registaron pri interalie koruptado. De ŝia veturilo, nenio plu restas. La bombo lasis nenian bonŝancon al la malta ĵurnalistino, murdita kelkajn kilometrojn de sia hejmo. Daphne Caruana Galizia estis malsekretigistino. En sia blogo, ŝi rekte akuzis la ĉirkaŭaĵon de la Ĉefministro, Joseph Muscat, lian edzinon, kaj membrojn de lia registaro. Ŝi akuzis ilin pri posedo de eksterlandaj bankkontoj kaj fikciaj societoj en Panamo. Tiuj malkaŝoj ŝancelis la registaron.
Tre populara figuro
Pasintan junion, konsekvence de la atakoj de la blogo, anticipaj balotoj estis organizitaj.
Kiu havis tiel venĝemon kontraŭ Daphne Caruana Galizia, ke li mortigi ŝin? La Ĉefministro de Malto tuj denuncis tiun murdon. Laŭ la amasinformiloj de la insulo, mardon 17an de oktobro, la murdo estas sendube politika. 15 tagojn antaŭe, la ĵurnalistino ricevis morto-minacojn. Sekvata de pli ol 400 000 legantoj, la ĵurnalistino estis tre populara figuro. Miloj da personoj omaĝis ŝin, kaj postulas eksplikojn.
