Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 octobre 2017 2 17 /10 /octobre /2017 19:18
AP Photo/Alexander JOE

17/10/2017

En Madagaskaro, almenaŭ 74 personoj mortis pro pesto, kaj pli ol 800 aliaj kazoj estas menciataj. Nacia plano de lukto estis aranĝita, sed la obstakloj estas multnombraj.  

Estas la tempo de serioza purigado en Antananarivo, kaj ĉiuj partoprenas. De post la fino de aŭgusto, centre de Madagaskaro, la «pesto-sezono» komenciĝis. Sed ĉi-jare, la malsano rapide disvastiĝis ĝis la ĉefurbo. Laŭ lasta bilanco publikigita mardon 17an de aŭgusto, fare de la ministrejo pri Sano, 805 kazoj kaj 75 mortoj estis jam konstatitaj en la tuta Granda Insulo, el kiuj almenaŭ 276 kazoj kaj 25 mortoj en Antananarivo.   

En la urbo, la fajrobrigadistoj mobiliziĝis en la bazaroj, cele al eliminado de la ratoj, kies puloj vehiklas peston. Sed en unu el la plej malriĉaj ĉefurboj de la mondo, higieno kolizias kun malriĉeco. En la kvartalo Ampefiloha, la brokantistoj kaj aliaj feraĵistoj ŝajne ne konscias pri la ligilo ekzistanta inter pesto kaj nesalubreco. Meze de stokoj da forĵetaĵoj, ili plu komercas, ignorante la danĝeron. «Blokadoj ligitaj al malriĉeco ja ekzistas, konstatas Jacques Razafindraibe, delegito de la urbestro de Antananarivo. Kio ĉefe zorgigas la homojn, estas scii kion ili manĝos hodiaŭ kaj morgaŭ, prefere al penso pri purigado. Tio ĉi estas la problemo».

En uzino de la ĉefurbo, kvar personoj estis trafitaj de la pulmopesto, kiu estas la plej grava kaj kontaĝa formo de la malsano, ĉar ne kuracita, la homoj povas morti en daŭro de 24 horoj. Teamo de la ministrejo pri Sano malinfektadis 25 0000 m2 da surfaco, kaj kuracadis 1 600 dungitojn.  

 

«Ni kvazaŭ spertas militon » 

La ĉefa defio, kion alfrontas la registaro, estas je ĉia prezo, ĉesigi la disvastiĝon de la malsano. La 11an de oktobro, la prezidento Hery Rajaonarimampianina proklamis ĝeneralan mobilizadon kontraŭ la pesto. «Ni kvazaŭ spertas militon», li deklaris dum surloka vizito en Antananarivo.

En la ĉefurbo, la aŭtoritatoj multobligis la preventajn aranĝojn. Kadre la nacia plano de lukto, agentoj pord-al-porde vizitas la loĝantojn ĉiutage, por atentigi ilin pri la plago. La universitato kaj la lernejoj estis fermitaj pro malinfektado, la busstacidomoj estas kontrolataj kaj la publikaj kunvenoj suspenditaj…

Alvokita por helpo, la "Monda Organizaĵo pri Sano" liveris 1,2 milionon da tunoj da dozoj de antibiotikoj, kapablaj protekti ĝis 100 000 personoj kaj kontingentojn de buŝprotektiloj kaj aliaj varoj por malinfektado. Ankaŭ agentejo de UN kaj la Ruĝa-Kruco urĝe formis volontulojn, taskitajn pri informado kaj prevento en la loĝantaro.

Sed malgraŭ ĉiuj ĉi streboj, la pesto plu okazigas viktimojn. Dek tri tagoj pasis inter la unua morto kaj la alarmo de la ministrejo pri Sano. Tiu malfruo estigas embarasan situacion por la aŭtoritatoj, kiuj asertis tri semajnojn antaŭe, ke ili regas la epidemion.

neniammilitointerni - dans Sandetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }