
13/10/2017
La hispana nacia polico uzadis «ekscesan forton» la 1an de oktobro, dum la referendumo pri memdecido malpermesita en Katalunio, denuncas ĵaŭdon raporto de Human Rights Watch (HRW).
Laŭ la NRO, kiu enketis en tri komunumoj, kie perfortoj estis menciitaj, la polico kaj la Civila gvardio uzadis «klabojn kontraŭ pacemaj manifestaciantoj» kaj «okazigis multajn vundojn» dum tiu baloto organizita de la katalunaj separatismuloj, sed malpermesita de la justico. «Eble la polico laŭleĝe agadis, sed tio ne atribuas al ĝi la rajton perforti la manifestaciantojn», insistis Kartik Raj, analizisto ĉe HRW.
La bildoj de policaj perfortoj dum la referendumo, gajnita de la separatismuloj per 90% el la voĉdonoj, laŭ ilia propra aserto, diskoniĝis en la tuta mondo kaj skandalis la katalunan publikan opinion. Ĝi okazigis almenaŭ 92 vunditojn kaj ĉirkaŭ 800 personoj bezonis medecinan intervenon, kio instigis la regionan prefekton, ĉefa reprezentanto de la Ŝtato en Katalunio pardonpeti kvin tagojn poste.
«Ĝis la 8a de oktobro, 23 malsamaj katalunaj tribunaloj ricevis indikojn pri polica maltaŭga sinteno. Tribunalo aparte, ekzamenas la plendojn de 36 personoj, kiuj koncernas 17 lokojn en Barcelono», substrekis HRW.
Aliaj NROj denuncis la polican sintenon, kiu okazis samtage. «Ni konstatis ekscesan uzadon de klaboj, kun frapoj ĉe la vizaĝo, kio estas malpermesita de Unuiĝintaj Nacioj», diras Ignacio Jovtis, observanto de Internacia Amnestio en Hispanio, kiu tiam troviĝis en Barcelono.
«Specio de kaŭĉukaj kugloj malpermesita de la internacia juro estis uzitaj, kvankam tio estas armilo malpermesita en Katalunio de post 2012», li aldonis.
Laŭ José Cobo, porparolanto de la polica sindikato "Asociación Española de Guardias Civiles", male, «ekscesa uzado de perforto ne okazis, sed nur grada kaj proporcia respondo en la celo malhelpi la kontraŭleĝan baloton». Laŭ li, «la nombro de vunditoj estis trograndigita. Ili eĉ enkalkulis homon, kiu falis en ŝtuparon. Du personoj estis kondukitaj al malsanulejo: iu ricevis kaŭĉukan kuglon, alia suferis pri infarkto».
