Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

4 octobre 2017 3 04 /10 /octobre /2017 09:38

04/10/2017

La municipa polico de Barcelono taksis ĝis 700 000 la nombron de personoj, kiuj manifestaciis mardon centre de la urbo. Ili protestis kontraŭ la perfortoj de la hispana polico, kiuj okazis dimanĉon, dum la organizado de referendumo pri memdecido, malpermesita en Katalunio.

Porparolanto de la urbodomo precizigis, ke tiu takso enkalkulas plurajn manifestaciojn en la urbo, post-tagmeze kaj vespere.

Dimanĉon, la policaj perfortoj okazigis pli ol 800 vunditojn, kaj ekvekis la koleron de la Katalunanoj, sendependistoj aŭ ne.

«Mi sentas min katalunano, sed mi ne estis favora al sendependeco. Pro la lastaj eventoj, ni indignas kaj la fervoro pri sendependeco logas nin pli. Ni ne povas restadi kun lando, kiu toleras perforton», eksplikis unu el la manifestaciantoj.

Pro la eventoj de tiuj lastaj tagoj, necertecon kaptas kelkaj katalunanoj, kiel tiu pridemandita virino: «Mi ne favoras sendependecon. Mi estas katalunanino kaj perturbita pro la rigida sinteno de la katalana kaj hispana registaroj. La malcerteco estas plena».   

Laŭ nia raportistino Cristina Giner, «la polica agado, kiu okazis dimanĉon, provokis rapidan kreskon de streĉiteco, kio neniam okazis en la hispana demokratio».

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }