Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 octobre 2017 1 02 /10 /octobre /2017 13:09

02/10/2017

Tiuj bildoj diskoniĝis en la tuta mondo. Membroj de la Civila Gvardio frakasante la pordon de balotejo en Ĝirono:

https://www.youtube.com/watch?v=684VGxu9VAA

Ja ĉi tie Carles Puigdemont, prezidento de la Generalitato de Katalunio intencis voĉdoni dimanĉon. Sed la policistoj alvenis antaŭ li, kaj konfiskis la urnojn.

En tuta Katalunio la perfortegaj intervenoj de la nacia polico postlasis spurojn. Almenaŭ 92 personoj estis vunditaj, el kiuj du grave. Laŭ la nombroj de la urĝaj servoj de Katalunio, pli ol 760 personoj ricevis medicinan helpon.

Tiuj bildoj de virinoj, junuloj, familioj perfortitaj de la civila gvardio estis multfoje elsenditaj en la televido kaj la sociaj retoj. Ili estigis reagojn en Eŭropo, kaj spegulas malbonan bildon de la registaro Rajoy, dum la baloto estas ofte prezentata kiel unu el la plej grandaj defioj de la hispana ŝtato, de post la morto de Franco en 1975.      

Laŭ La Vanguardia, tiuj perfortaj scenoj inter civitanoj kaj policistoj okazis en pli ol kvardek lokoj de Katalunio, plejparte en Barcelono kaj Ĝirono, sed ankaŭ en malpli grandaj komunumoj.

Flanke de la registaro, la ministro pri Internaj aferoj, organizis tuttage rebaton, pere de sociaj retoj, diskonigante videojn de perfortaj manifestaciantoj agresantaj policistojn. 33 policistoj ŝajne estis vunditaj dum la tago.        

Alvoko al ĝenerala striko mardon

La sindikatoj CGT, COS, inter-CSC kaj Intersindical Alternativa de Catalunya (IAC) alvokas al paralizado de Katalunio por la «tago 3», lanĉante strikon mardon 3an de oktobro.

La alvoko celas «lukti kontraŭ la represio kaj por la liberecoj»   

Ekde tiu lundo, kolektiĝoj okazos sur la placo de la universitato de Barcelono kaj en la laborcentroj.

La fervojo de la Generalitato de Katalunio, busoj kaj metrooj de Barcelono provizos minimuman servon je 50% dum pinthoroj kaj 25% dum la tagcetero.

En la sansektoro, la urĝaj servoj estos plenumintaj.

La alfrontiĝoj inter la hispanaj policistoj kaj la katalunaj voĉdonantoj pri memstara referendumo, okazigis 844 vunditojn, el kiuj du gravajn. 

http://www.lindependant.fr/2017/10/02/referendum-en-catalogne-la-generalitat-appelle-a-la-greve-generale-mardi-3-octobre,3056582.php

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }