Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

11 octobre 2017 3 11 /10 /octobre /2017 10:15
Bildo: knabinoj en Banki, Niĝerio, apud la landlimo kun Kameruno, la 17an de junio 2014. Reinnier Kaze AFP 

11/10/2017

En la mondo, la egaleco inter knabinoj kaj knaboj plu postulos egajn strebojn. Ĉi-merkrede, okaze de la Internacia tago de la knabinoj, la NRO One, diskonigis klasadon pri alirebleco al lernejo en la mondo. Kaj la konstato estas alarma: pli ol 130 milionoj da knabinoj ne frekventas lernejon.

Naŭ el la dek landoj de la mondo, kie la knabinoj havas malpli da ebleco aliri al edukado, estas en Afriko. La unua estas Sud-Sudano. En tiu lando de Orienta Afriko, unu knabino el kvar frekventas elementan lernejon, kaj nur 15,93% el la knabinoj havas aliron al edukado. Sud-Sudanon sekvas Centrafrika Respubliko (17,75 %), Niĝero (21,50 %), Afganio (23,51 %), Ĉado (27,16 %), Malio (29,28 %) kaj Gvineo (30,35 %).

 

Pli ol duono el la knabinoj edziniĝas antaŭ sia 18-a naskiĝdatreveno 

Multaj sociaj, kulturaj kaj ekonomiaj obstakloj kontraŭstaras la aliron de la knabinoj al edukado, kaj daŭrigo de iliaj studadoj. En la dek landoj de la klasado, pli ol duono el la knabinoj edziniĝas antaŭ sia 18-a naskiĝdatreveno, kaj averaĝe, unu knabino el kvar estas trudita al laboro, substrekas ONE.

«Por atingi la lernejon, kelkfoje sen higienaj instalaĵoj kaj taŭgaj lernolibroj, ili ĝenerale devas paŝadi longajn distancojn, ofte en danĝeraj kondiĉoj», ŝi daŭras. «Pro tiuj kialoj, preskaŭ duon-miliardo da virinoj en la mondo ne scipovas legi».         

   

La redukto de la neegalecoj povus gajnigi inter 112 kaj 152 miliardojn da dolaroj 

«Por plibonigi efektive la aliron de ĉiuj knabinoj al lernejo kaj edukado, aparta atento devas esti starigita favore al la plej malriĉaj landoj kaj la landoj, kiuj spertas konflikton – aparte en Afriko», opiniis la NRO kunfondita de la ĉefrolulo de la grupo U2 Bono por lukti kontraŭ malriĉeco.     

La internacia tago de la knabinoj «estas la okazo memorigi, ke la edukado de la knabinoj estas potenca ilo por lukti kontraŭ la grandega malriĉeco», deklaris la direktorino de ONE-Francio, Friederike Röder, citita en tiu komunikaĵo. Laŭ la NRO, la redukto de la neegalecoj en la mondo inter knabinoj kaj knaboj koncerne aliron al edukado povus gajnigi inter 112 kaj 152 miliardojn da dolaroj ĉiujare al la evolulandoj.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }