Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 octobre 2017 7 08 /10 /octobre /2017 15:55

08/10/2017

En Indonezio, la infanoj estas devigataj forlasi lernejon, ĉar ICTSI – unu el la plej profitodonaj entreprenoj de varmanipulado en la mondo – persekutas iliajn gepatrojn, ĉar ili partoprenis al la lukto de ilia sindikato por deca salajro.

Ĉe la marbordo en Ĝakarto, la ICTSI sisteme damaĝas la salajrojn kaj la laborkondiĉojn, kio devigas la laboristojn, plilongigi siajn kromhorojn por ricevi minimuman salajron. La membroj de la sindikato de FBTPI estas senigitaj je kromhoroj fare de la entrepreno, kaj multaj nun ne plu kapablas fronti siajn ĉiutagajn elspezojn, inkluzive la lernejkostojn de iliaj gefiloj. Aliaj estas forpelitaj de sia loĝejo. ICTSI punas tiujn laboristojn, ĉar ili aŭdacis lukti favore al pli bona vivo.

Ĉiu infano rajtas frekventi lernejon. Ĉiu laboristo meritas digne vivadi. Neniu infano devas esti punata, ĉar parenco defendas siajn rajtojn.

Kuniĝu kun ni, kaj postulu de ICTSI, ke ĝi pagu justajn salajrojn, kaj ĉesigu persekuti la sindikatanojn kaj ties familianojn!       

Retmesaĝo

Mi skribas por esprimi mian indignon koncerne la nunan situacion en la internacia finstacio de konteneroj ICTSI en la haveno de Ĝakarto, kaj ties efikon kontraŭ la familioj de la dokistoj. La malaltegaj salajroj pagitaj de la entreprenoj, devigas la laboristojn, efektivigi longajn kaj danĝerajn kromhorojn nur por vivteni sin. Sen kromhoroj, multaj laboristoj nun ne kapablas kontentigi siajn ĉiutagajn elspezojn. Ili estas devigataj forigi siajn infanojn el la lernejo por eviti la lernejkostojn, aŭ forlasi siajn loĝejojn. Pro la strategio de la ICTSI, kiu celas senigi la membrojn de sindikatoj je rimedo por kompletigi iliajn salajrojn pere de kromhoroj, iliaj familioj vivas en malriĉeco, punataj ĉar ili uzadis siajn fundamentajn rajtojn en sia entrepreno.

Partnerece kun la Internacia Federacio de la transport-laboristoj, tutmonda federacio de 690 sindikatoj, kiu reprezentas pli ol 4,5 milionojn da transport-laboristoj en 153 landoj.

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }