Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

15 octobre 2017 7 15 /10 /octobre /2017 14:12
AFP PHOTO / OLIVIER MORIN

14/10/2017

Dum la nombro de personoj, kiuj vivas sub la sojlo de malriĉeco en Francio atingas 8,9 milionojn, la asocio ATD Quart Monde organizas «vilaĝon pri iniciativoj por alia socio», kiu okazas la 14an kaj 15an de oktobro sur la placo de la Respubliko en Parizo. Tio estas okazo por la NRO memorigi, ke la malriĉeco plu estas grava defio por la franca socio.

Kvankam la malriĉeco malaltiĝas en la mondo, ties tendenco altiĝas en Francio de antaŭ 10 jaroj. En 2015, 8,9 milionoj da malriĉaj personoj estis nombritaj. Tiuj personoj vivas sub la sojlo de malriĉeco, fiksita je 60% el la meza salajro. La malriĉa procento atingas siaflanke 14,2%. «Dum la dek lastaj jaroj (2005-2015), la nombro de malriĉaj personoj altiĝis je miliono», substrekas Claire Hédon, prezidantino de "ATD Quart Monde", kaj kun-direktorino ŝarĝita pri Magazinoj ĉe RFI, antaŭ ol aldoni, ke «la nombro de 2 300 000 personoj, kiuj vivas kun malpli ol 670 eŭroj estas eĉ pli signifa».                

 

Kiu estas tuŝata? 

En Francio, la malriĉeco plimulte tuŝas la virinojn. Aliaj specifaj personoj estas aparte tuŝataj: membroj de modestaj sociprofesiaj kategorioj (dungitoj, laboristoj), nestabilaj laboristoj, maljunuloj kaj solparencaj familioj.   

De 60 jaroj, la asocio "ATD Quart Monde", fondita de Joseph Wresinski, luktas kontraŭ la malriĉeco, kaj por alirebleco al rajtoj de la plej malriĉuloj. «La malriĉeco pri mono ne ĉion esprimas pri malriĉeco, se ni ne  elvokas iliajn malfacilaĵojn aliri al siaj rajtoj. La malriĉaj personoj havas multe pli da malfacilaĵoj por akiri respekton de siaj rajtoj», eksplikas Claire Hédon. Ŝi estis la prezentantino de la magazino «Prioritato al sano» ĉe RFI kaj citas la ekzemplon de la rajto al sano, kaj edukado. «La 100 000 junuloj, kiuj eliras el la lernejo, sen akiri kvalifikon, ne konsistigas malsukceson de ili. Tio estas malsukceso de nia klerigsistemo. Ĉar ili estas en malstabila situacio, ili ne estas en taŭga situacio por studadi», ŝi substrekis.  

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }