
26/10/2017
La rusia kompanio Nordgold atendas la permeson de la franca registaro por fosi gigantan orminejon nord-okcidente de Franca Gviano. Laŭ la media asocio WWF, temas pri abismo tiel ekologia kiel ekonomia.
La projekto Monto de Oro montras impresajn nombrojn: 57 154 tunojn da eksplodaĵoj, 46 573 tunojn da cianido, 142 milionojn da litroj da fuelo, 420 milionojn da publika mono. Temas pri la plej grava franca orminejo. Tiun projekton kondukas la rusia kompanio Nordgold.
Tiu ĉi atendas la permeson de la franca registaro por komenci la operacion, emfazante la ekonomian intereson de la projekto: 3 215 milionojn da mongajno en daŭro de dek du jaroj, kaj kreadon de 750 laborpostenoj.
Pascal Coffin, direktoro de WWF-Francio, denuncas tiun projekton:
«La detruado de la arbaro ekvivalentas je 32 stadionoj de Francio. Kaj en la fosita truo, ni povos enfosi la tutan Eiffel-turon».
La maltrankvilo de Pascal Coffin, kaj de WWF baziĝas sur mediaj demandoj, sed li ankaŭ denuncas la ekonomian valoron de la projekto, tamen ĉefa argumento de la rusia minkompanio.
«Ni elmontris, ke ĉiu kreita laborposteno, entute 750, kostos 560 000 eŭrojn da publikaj subvencioj», li asertas, precizigante ke la enketo de la asocio baziĝas sur datumoj diskonigitaj de Norgold.
Laŭ WWF, la turisma sektoro tamen ebligus krei 4 500 laborpostenojn, elspezante kvaroble malpli da publika mono, kaj kiu siaflanke «ne prirabus Amazonion».
«Ni ne oponas medion kaj ekonomion. Temas pri taŭga elspezo de la publika mono, nia mono, niaj impostoj, kaj taŭgaj investoj sur la teritorio. Gviano devas valorigi sian esceptan naturan kapitalon, kaj krei samtempe laborpostenojn por siaj loĝantoj».
Projekto de orminejo, kiu estigas polemikon
La franca prezidento Emmanuel Macron vizitos Gvianon ĉi-ĵaŭdon 26an de oktobro. Ĉu li permesos la "Oran montaron"? Temas pri projekto de orminejo okcidente de la departemento. Ĝi ebligos la kreadon de 750 laborpostenoj, sed ĝia kosto estas ampleksega, kaj ĝi riskas krei ekologian katastrofon.
Kore de la amazonia arbaro, pulmo de nia planedo, projekto de 3 miliardoj da eŭroj kontraŭstarigas ekologiistojn kaj industriistojn. Parizo volas konstrui en Gviano la plej grandan orminejon de Francio. 782 milionoj da eŭroj da investoj estas planitaj por efektivigi konstruejon je ok kvadrataj metroj inter du naturaj rezervejoj. «Estas antaŭvidite krei 750 rektajn laborpostenojn. Dum la konstruada fazo, tiu nombro ŝajne atingos 900», eksplikas la prezidanto de la minkompanio "Ora Montaro".
Granda publika debato en 2018
Tiuj centoj da laborpostenoj ebligus, en daŭro de dek du jaroj, ekstrakti 85 tunojn da oro, t.e tri miliardojn da eŭroj. Por apartigi oron de la rokoj, la dungitoj uzados interalie cianidon, kemian substancon ege poluan. La industriisto provas trankviligi la loĝantojn, sed multaj indianoj ne fidas tiujn parolojn. Antaŭaj ekzemploj, aparte en Brazilo, pravigas ilin. La ekologiistaj aktivuloj alarmas. Emmanuel Macron defendis la projekton, kiam li estis ministro pri ekonomio, kaj atendas nun la konkludojn de granda publika debato, kiu estos lanĉita en marto 2018

