Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

12 octobre 2017 4 12 /10 /octobre /2017 11:24
Patrick Kovarik / Agence France-Presse - Getty Images

12/10/2017

Eĉ se la situacio iom pliboniĝis, la nombro de viktimoj timigas. Laŭ la raporto de la Eŭropa agentejo pri la medio publikigita ĉi-11an de oktobro, la aeropoluado okazigis en 2014,  antaŭtempan morton de 520 400 personoj en Eŭropo, el kiuj pli ol 487 000 nur ene de Eŭropa Unio.  

Jen novaĵo, kiu surprizos nek la pekinanojn, nek la loĝantojn de Nov-Delhio, la partiklaj materialoj, malpli grandaj ol 2,5 mikronoj ja estigas la plej gravajn damaĝojn kontraŭ la pulmoj. La gasoj ellasitaj de la veturiloj mortigis 399 000 loĝantojn de Eŭropa Unio 2014. La plej tuŝataj landoj estas Germanio, sekvata de Italio, Unuiĝinta Reĝlando, Pollando kaj Francio.

La alia plej venena poluaĵo nomiĝas azota dioksido. Ĝi okazigis la antaŭtempan morton, t.e antaŭ 65-jara, de 78 000 personoj ene de EU, kiu estas eta altiĝo kompare kun la antaŭa bilanco pri la jaro 2013.          

Ĝuste pro tiu procento de azota dioksido, kiu superas la normojn, Parizo, Berlino kaj Romo estas hodiaŭ persekutitaj de la Justica kortumo de Eŭropa Unio.

Francio, multrekulpiĝinto pri poluado, kaj kiu laŭ Bruselo «malsukcesis protekti siajn civitanojn» tamen ne multe riskas, krom okaze de sama puno kontraŭ Berlino, ankaŭ multrekulpiĝinto. La Ŝtatkonsilio tamen lasis al la registaro ĝis estonta marto por revizii sian politikon koncerne la lukton kontraŭ la poluado.

La raporto de la Eŭropa agentejo pri la medio celas prioritate Romon kaj Varsovion, kiuj tute eraras koncerne sian dependecon al karbo, kaj Norda Italio, kie koncentriĝas la uzinoj kaj dikaj kamionoj.

neniammilitointerni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }