
25/10/2017
La egipta prezidento Al-Sisi renkontis Emmanuel Macron-n en Parizo mardon 24an de oktobro. Tiu diplomata vizito incitegas Salam Kawakibi-n, franca-egiptan esploriston pri politikaj sciencoj, kaj kutiman kontribuanton de la panaraba ĵurnalo Al-Araby Al-Jadid
Intervjuo:
Kion vi opinias pri la vizito de Abdelfata Al-Sidi en Francio?
Mi kredas, ke S° Macron estas iom blindigita. Li konvinkiĝas, ke subteni la revoluciojn kaj la demokratian volon apartenas al alia tempo, ĉar la arabaj printempoj ne akiris demokratian ŝanĝon, sed fariĝis areoj de streĉiteco, kiuj eksportas rifuĝintojn kaj terorismon. S° Macron vidas nur du danĝerojn, se rifuĝintoj estas danĝero, kaj ne komprenas, ke por malembarasiĝi de tiuj ambaŭ minacoj, prefere estas elimini la kaŭzojn ol mastrumadi la rezultojn.
Ni devas konsciiĝi, ke en Egiptio, ekzistas tirana potenco, kiu malliberigas centojn da homoj pro ilaj opinioj kaj malaperigas milojn da aliaj. Tio favorigas la manipulantojn kaj obskurismulojn. Terurigante la socion, la reĝimo aliformas la homojn al potencialaj teroristoj.
La egiptaj demokrataj liberuloj priskribas la situacion kiel la plej teruran, kiun ili povis imagi. Al-Sisi rigardas sin kiel dion de Egiptio. La lando estas kaptita inter tirana potenco kaj obskurismuloj, kiuj predikas terorismon. Tio estas prokrasta bombo. Se la situacio ne estas sufiĉe priatentata, kiu estas la kazo hodiaŭ, oni riskas en la estontaj jaroj, milojn da rifuĝintoj kaj kreskantan eksportadon de terorismo.
Ĉu tiu realecpolitiko de Macron, kiel en Sirio, surprizas vin?
La situacioj inter ambaŭ landoj estas malsamaj. Komence, Macron asertis, ke Baŝar ne estas lia malamiko, ke la prioritato estas IŜ, sed lia sinteno evoluis kaj li estas nun pli honesta pri tiu temo ol koncerne Egiption, pri kio lia sinteno estas, minimume dirite, timema,
Francio ne estas la sola lando en tiu kazo, ankaŭ Germanio ricevis Al-Sisi-n. La ekonomia flanko havas grandan influon al la eŭropaj estroj. Ekzistas ankaŭ kredo, ke subteni Al-Sisi-n, estas subteni remparon kontraŭ terorismo. Defendi humanisman politikon estus multe pli efike.
Al-Sisi ne plenumu siajn masakrojn, aparte tiun de la placo Rabia (800 mortintoj en 2013 laŭ Internacia Amnestio), se Unuiĝintaj Nacioj ne fermis la okulojn pri la eventoj okazintaj en Sirio. Kiam oni nenion faras kontraŭ reĝimo, kiu mortigas pli ol 300 000 personojn, ankaŭ Al-Sisi povas mortigi ĉiutage.
Kiu bildo restos de tiu diplomata vizito?
La luksa eniro de Al-Sisi en Francion, eskortita de ses Rafale, sendas tre negativan mesaĝon al ĉiuj demokratoj: la ekonomiaj interesoj multe pli superas la diskursojn pri la homaj rajtoj.
Kion atendas de Francio la egiptaj demokratoj?
La egiptaj demokrataj liberaluloj estas viktimoj de sia tirana Ŝtato, kaj de la terorismaj organizaĵoj. Finfine, la reĝimo profitas de tiu situacio por regi sur sia loĝantaro kaj plifortigi la kontrolon de la civila socio.
Tio estas absurda, ĉar ja la civila socio provas helpi la plej malriĉajn, eduki la infanojn, ke ili ne estu allogitaj de la terorismo. Mi petas de la francaj diplomatoj kaj militistoj, ke ili atente observu Egiption, por kompreni ke subteni tiun reĝimon estas la plej maltaŭga decido inter ĉiuj aliaj.
Ĉu la situacio estas pli malbona ol dum la reĝimo de Mubarak?
Dum la rego de Mubarak, ekzistis veraj ministroj, vera diplomatio. Hodiaŭ, la armeo kaj la spionservoj estas ĉie. Oni spektas absurdajn, konsternajn scenojn en la potencaj instancoj.
La homoj bedaŭras Mubarak, ĉar li allasis almenaŭ malgrandan opozicion esprimiĝi, por poste ridindigi ĝin, certe. Sed eĉ tio ne plu okazas hodiaŭ.