Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 octobre 2017 2 03 /10 /octobre /2017 16:48
REUTERS/Ivan Alvarado

03/10/2017

Bildo: la Mapuĉoj estas la ĉefa indiana malplimulto en Ĉilio. Ili ĉefe vivas sude de la lando. Fotita la 2an de septembro dum manifestacio en Santiago de Ĉilio.

«Terorismo»: ne ofte ni aŭdas tiun vorton, kiam temas pri Sud-Ameriko. Tamen, en Ĉilio, membroj de la mapuĉa komunumo, ĉefa popolo ĉeestinta en la lando antaŭ la alveno de eŭropaj kolonianoj, estas ofte akuzataj pri tio. Pasintsemajne, ok el ili estis arestitaj kaj provizore malliberigitaj. La aŭtoritatoj suspektas ilin, ke ili estas la instigantoj de «terorismaj» grupoj, laŭ la esprimo de la prokuroraro, kaj estas implikitaj en la incendio de pluraj preĝejoj kaj kamionoj sude de la lando. 

Kvar mapuĉaj malliberuloj, kiuj ankaŭ protestis kontraŭ akuzoj de terorismo malsatstrikas de antaŭ 100 tagoj.

La temo figuras frontpaĝe de la ĵurnaloj en Ĉilio, kaj relanĉas la debaton pri la konflikto inter la aŭtoritatoj kaj tiu indiana komunumo. Ĝi aliparte fariĝis temo de la prezidenta kampanjo. Efektive, post malpli ol du monatoj, la civitanoj devas renovigi la Parlamenton, kaj elekti la homon, kiu sukcedos la socialiston Michelle Bachelet ĉe la prezidenteco de la lando. La registaro deziras, ke la malstrikantoj povu atendi sian juĝon ekster la malliberejo, kiel ili petas, kaj ke la riproĉitaj faktoj, t.e la incendio de evangeliisma preĝejo pasintjare, estu konsiderataj de la justico, kiel kutima delikto, kaj ne kiel terorisma ago. La ministro pri internaj aferoj petis samtempe de la Parlamento, ke ĝi malrigidigu la kontraŭ-terorisman leĝon. Tiu vidpunkto estas dividata de plejparte el la maldekstraj kandidatoj.

  

Leĝo heredita de la diktaturo 

Sed aliflanke, la dekstra eks-prezidento, Sébastian Piñera, defendas la aplikadon de tiu leĝo, kiu datiĝas de la 1980-jaroj en la regiono. Ĉi-epoke, la diktatoro Augusto Pinochet adoptis tiun tekston por respondi al la ondo de protestado en la lando. Kelkajn jarojn poste, li forlasis la potencon, sed la leĝo restadis plu valida. Ĝi finfine estas aplikata kontraŭ Mapuĉoj akuzataj pri incendioj aŭ damaĝoj kontraŭ entreprenoj kaj personoj instalitaj en ilia regiono. De tiam, la komunumo kaj organizaĵoj pri defendo de la homaj rajtoj, denuncas maljustan justicon, malfavore al la Mapuĉoj. Aliparte, la reprezentantoj de la komunumo ankaŭ postulas, ke oni redonu al ili la terojn de iliaj prauloj, kio estas decidiga elemento en la indiana kulturo.

 

Intertraktadoj kun la malsatstrikantaj Mapuĉoj 

Post la intertraktadoj kun la registaro, tri el la kvar malsatstrikantaj malliberuloj rekomencis nutriĝi ĉi-semajnfine. Post pli ol jaro en provizora mallibereco, ili esperas hejmeniĝi atendante sian juĝon. La evangeliisma Eklezio, kaj entreprenestroj bedaŭras tiun situacion.

Tri jarojn antaŭe, en simila afero, la Interamerika Kortumo pri la Homaj Rajtoj pravigis la Mapuĉojn kaj juĝis, ke ilia rajto al justa proceso ne estis respektataj. Tamen, la aplikado de tiu kontraŭ-terorisma leĝo daŭras kontraŭ tiu komunumo, kiu reprezentas ĉirkaŭ 9% el la loĝantaro de Ĉilio.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }