Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

21 octobre 2017 6 21 /10 /octobre /2017 15:28

21/10/2017

Bildo: Floroj, mesaĝoj, kandeloj kaj fotoj de la argentina aktivulo Santiago Maldonado, la 20-an de oktobro 2017 en Bonaero.AFP

La kadavro malkovrita en rivero en Argentino ja estas tiu de Santiago Maldonado, aktivulo kies malapero la 1an de aŭgusto, emociis la landon, anoncis ĝiaj proksimuloj vendredon, du tagojn antaŭ la deputita baloto.   

«Ni povis vidi la korpon, ni rekonis la tatuaĵojn de Santiago. Ni certas, ke ja estas li», deklaris la frato de la aktivulo, Sergio Maldonado, antaŭ la kadavrejo de Bonaero, kie aŭtopsio estis efektivigita vendredon.       

La prezidento Mauricio Macri kontaktis la patrinon de la viktimo, indikis la ministro pri Justico German Garavano.

Santiago Maldonado malaperis antaŭ 81 tagoj, dum li partoprenis en la vilaĝo Kuŝameno al manifestacio de la Mapuĉa komunumo, kiu de jaroj postulas terojn aĉetitajn de la itala aferisto Luciano Benetton, proprietulo de 900 000 hektaroj en Patagonio. La kolektiĝo estis subpremita de la milita polico.

En lando, kiu spertis la represion de la milita diktaturo (1976-1983), kaj ĝiaj 30 000 malaperintoj, la malapero de la juna Maldonado estigis ondon da indigno.

Je la komenco, la registaro neis la kulpon de la milita polico, poste allasis ke policisto eble estas implikita je individua maniero.

«Kiu ajn estas la kulpinto, li devos respondeci pri la konsekvencoj de siaj agoj, ĉu milita policisto, ĉu alia persono», deklaris German Garavano.

Foto de la kadavro de Santiago Maldonado, 28-jara, tatuisto kaj defendanto de la Mapuĉoj instalitaj en Patagonio, cirkulis ekde merkredo de telefono al telefono.

La konfirmo, ke la malkovrita kadavro ja estas tiu de Santiago Maldonado intervenas du tagojn antaŭ la deputita baloto.

Maldekstraj partioj kolektiĝis sur la placo de Majo por postuli justicon, malgraŭ la balota leĝo, kiu malpermesis ĝin.    

Mardon, la malkovro de la korpo skuis la politikan scenon, kaj la kandidatoj de la plimulto kaj de la opozicio suspendis la balotan kampanjon.  

02/09/2017

Argentino: en Bonaero, la strato postulas reaperon de la aktivulo Santiago Moldonado

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/09/argentino-en-bonaero-la-strato-postulas-la-reaperon-de-la-aktivulo-santiago-moldonado.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }