
27/10/2017
Internacia skipo de paleontologoj malkaŝis grandajn fosiliiĝintajn premsignojn en la grundo, okcidente de Lesoto, sude de Afriko. Ili apartenas al nova specio de dupieda dinosaŭro, giganta karnovorulo nomata «Kajentapus ambrokholohali».
Granda kiel kvar leonoj, naŭ metrojn longa kaj tri metrojn alta nivele de la koksoj, ĝi ŝajne estas la plej granda teropodo malkovrita ĝis nun sur la kontinento, kie ĝi vivis antaŭ 200 milionoj da jaroj.
La malkovro estis farita okcidente de Lesoto, fare de esploristoj de la universitatoj de Kaburbo (Suda Afriko), Manĉestro (Unuiĝinta Reĝlando) kaj San-Paŭlo (Brazilo). Ili malkovris la plej grandajn premsignojn de tri piedfingra piedoj trovitaj ĝis nun sur la afrika kontinento: 57 centimetrojn longa kaj 50 larĝa. Ili deduktis de tiuj mezuroj, ke temas pri giganta dinosaŭro el la grupo de la «Gigantaj teropodoj», grupo kiu enkalkulas unu el la plej grandaj surteraj karnovoruloj ekzintintaj, la fama tiranosaŭro (T.Rex).
Giganto aĝa je 200 milionoj da jaroj
Gravas, ankaŭ la loko de la malkovro, ĉar tiuj novaj spuroj de piedoj estis trovitaj sur geologia tavolo datiĝanta de la Ĵurasia komenciĝo, sendube areo de prahistoria rivero, kiel indikas la sekaj fendetoj de la grundo. La esploristoj deduktas de tio, ke la "Kajentapus ambrokholohali" vivis tie antaŭ preskaŭ 200 milionoj da jaroj.
Por la unua fojo, vivo de tiel granda dinosaŭro datiĝanta de tiu epoko, kaj en tiu areo, estas pruvitaj. Ĝis nun, la paleontologoj opiniis, ke nur dinosaŭroj je tri ĝis kvin metroj longa averaĝe, vivis tie. Tiuj ĉi estis multe pli malaltstaturaj ol la giganto, kiu postlasis siajn spurojn en tiu fluejo de sekiĝinta rivero.
Unika areo en Afriko
Laŭ Lara Sciscio, esploristino en la universitato de Kaburbo, «tiuj grandaj piedsignoj estas tre maloftaj en la mondo. Nur unu alia konata areo ekzistas, datiĝanta je 200 milionoj da jaroj, kie similaj spuroj estis malkovritaj. Ĝi situiĝas en Pollando».
Tiu malkovro markas do «la unuan ĉeeston de tre grandaj karnovoraj dinosaŭroj komence de ĵurasio sude de Gondvano, la prahistoria kontinento, kiu poste rompiĝis, formante Afrikon kaj la aliajn kontinentajn amasojn», eksplikas la paleontologo.
Fakte, nur ekde la kretaceo, t.e 55 milionoj da jaroj poste (antaŭ do preskaŭ 145 milionoj da jaroj), la aliaj gigantaj teropodoj, kiel la tiranosaŭro, komencis aperi, laŭ la fosilioj kaj la spuroj ĝis nun trovitaj.