Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 septembre 2017 2 19 /09 /septembre /2017 13:43
LAWRENCE BRYANT/ST. LOUIS AMERICAN

19/09/2017

Tria tago de kontraŭ-rasismaj manifestacioj okazis en Sankta Luiso, en Usono. Pli ol 80 personoj estis arestitaj de la polico de la Ŝtato Misurio. 

Manifestaciantoj ĵetis ŝtonojn kaj diversajn rompitaĵojn al la polico. Montrofenestroj de magazenoj estis rompitaj. La kolektiĝoj tamen pace komenciĝis. La celo estis denunci la institucian rasismon, post la malkondamno de blanka polico, akuzata pri mortigo de nigra krimulo.

«Ni tute ne toleras perforton aŭ vandalismon. Pro tio, ekde kiam ni konstatas vandalismon, ni aplikas la leĝon», eksplikis la guberniestro de Misurio,  Eric Greitens.

Same kiel dum la manifestacioj de Ferguson en 2014 kaj 2015, la afero koncernas blankan policiston. Kaj same kiel en Ferguson, la ribeloj ŝajnas neeviteblaj.

Kelkaj kontraŭ-rasismaj aktivuloj bedaŭras la perforton: «La universitato meritas pli ol tio. Ni estas konataj pro nia toleremo al homoj el ĉiuj koloroj, konfesioj, religioj. Tio estas ridinda».         

En 2011, post ĉaspersekuto, eks-policisto, blankhaŭta, Jason Stockley, pafis kaj mortigis, en lia veturilo, nigran drogŝakranton, Anthony Lamar Smith

La videoj de la sceno, montras nur nekompletan bildon, sed la policisto estis akuzita interalie, ke li deponis revolveron en la veturilo por pravigi sian agon.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }