Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 septembre 2017 5 08 /09 /septembre /2017 09:22
Bildo: Viro manifestacias kontraŭ la potenco de la prezidento  Faure Gnassingbé en Lomeo, Togolando, la 6an de septembro 2017 - « FAURE PRI KIOM DA PLIAJ MORTINTOJ VI KULPAS»

08/09/2017

La streĉiteco estas tiel vigla en Togolando, kie la manifestacioj multobliĝas, ke la prezidento Faure Gnassingbe malŝaltis la sociajn retojn. 

Togolando komencis serion da manifestacioj organizitaj de #Togo Debout kaj #Togo en marche – koalicio de la opozicio – merkredon kaj ĵaŭdon. Tiuj manifestacioj tuŝas ne nur la ĉefurbon, sed ankaŭ dekon da aliaj urboj, laŭ la registaraj aŭtoritatoj.  

 

La togolandanoj sur la stratoj 

En Lomeo, pluraj dekoj da miloj da personoj – kelkaj mencias milionon kaj Internacia Amnestio 100  000 – postulas foriron de la nuna prezidento Faure Gnassingbe, posteulo de sia patro, kiu akiris la potencon per puĉo – antaŭ tri balotoj gajnitaj per pli ol 50% da voĉdonoj – «50 jarojn da potenco por sama familio, estas longa periodo», estis legeble sur la afiŝtabuloj en la stratoj de Lomeo, la ĉefurbo. Ĉiuj interkonsentas pri unu temo: tiom da homoj sur la stratoj, tio estas senprecedenca.      

 

La sociaj retoj estas malŝaltitaj

De pli ol dek jaroj, la opozicio postulas revizion de la konstitucio. Unu el la ĉefaj kontestataj temoj, koncernas la daŭron de la prezidenta mandato. La  kritikoj celas rekte Faure Gnassingbe, la manifestaciantoj ja postulas ties foriron de pluraj jaroj. La registaro urĝe konsentis pri leĝprojekto, kiu limigas al du mandatoj la prezidenteco – sed kiu ne estas sufiĉe preciza por indiki, ĉu ĝi havas tujan efikon – kaj malŝaltis Interreton kaj la sociajn retojn en la lando, kio estas indiko pri ĝia maltrankvilo.    

Tiujn lastajn monatojn, WhattsApp kaj Fejsbuko, kiuj estas la preferataj iloj de la opozicio, ne plu alireblas. Pasintece, la registaro ne hezitis uzadi perforton: du personoj laŭ la oficiala nombro, kaj sep laŭ la opoziciuloj, mortis dum la manifestacioj, pasintan aŭguston.    

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }