Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

15 septembre 2017 5 15 /09 /septembre /2017 17:22

15/09/2017

Ni, 1174 partoprenantoj en la 102-a Universala Kongreso de Esperanto, venintaj el 61 landoj de ĉiuj mondopartoj al Seulo, Koreio,

 

    Volante kontribui

    al la laboroj por la Internacia Jaro de Daŭripova Turismo por Evoluigo, proklamita de Unuiĝintaj Nacioj (UN) por 2017,

 

    Diskutinte

    la temon "Turismo kaj evoluo: Vojoj al daŭripovo" en pluraj sesioj kaj el multaj vidpunktoj tra la kongresa semajno,

 

    Konstatante

    la gravecon de daŭripova turismo por la tutmonda Esperanto-lingvokomunumo, kies anoj ofte vojaĝas por renkonti unu la alian kaj por ekkoni la riĉecon de aliaj kulturoj,

 

    Emfazante

    la esencan rolon kiun ludas komuna lingvokono en la perado de reciprokaj kontaktoj inter homoj de malsamaj kulturoj, kaj la unikajn kontribuojn de Esperanto sur tiu kampo;

 

    Asertas

    la urĝecon redukti la ekologiajn kaj sociajn damaĝojn, kiujn kaŭzas multaj formoj de turismo, kaj disvolvi novajn kaj pli daŭripovajn formojn;

 

    Invitas

    aktivulojn pri daŭripova turismo konsciiĝi pri la grandaj avantaĝoj de komuna neŭtrala lingvo por la kultivado de respondecaj kaj reciprokaj rilatoj inter turistoj kaj gastigantoj;

 

    Konfirmas

    la volon de nia movado daŭre labori por aktive engaĝi, eduki kaj inspiri homojn en ĉiuj landoj al pli inkluziva kaj konscia turisma kulturo.

 

https://eo.wikipedia.org/wiki/Universala_Esperanto-Asocio

neniammilitointerni - dans Esperanto
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }