Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 septembre 2017 5 22 /09 /septembre /2017 14:04

22/09/2017

Norvegio rifuzis azilon al Leila Bayat, kondamnita en Irano, ĉar ŝi drinkis alkoholon.

La bildo de tiu tranĉvundita dorso, diskoniĝis en la sociaj retoj, kaj nun en la norvegiaj amasinformiloj. Ĝi estas tiu de irana azilpetantino 36-jara, Leila Bayat.

Ŝi vivis en Norvegio dum ok jaroj, kaj estis elpelita en marto al Irano, kie ŝi ricevis 80 skurĝbatojn pasintan mardon, post kondamno, ĉar ŝi drinkis alkoholon. La norvegia televidkanalo TV2 renkontis unu el ŝiaj amikinoj en Oslo, kiu sukcesis interparoli kun ŝi, pere de Interreto.

«Bonan tagon Leila, kiel vi fartas»? Demandas ŝia amikino.

«Malbone, tute malbone. Tio estas ege doloriga. Mi ricevis 80 skurĝbatojn, mi malfacile parolas pri tio», respondas Leila Bayat.

La norvegia Departemento pri migrado ne kredis pri la aserto de Leila, kaj rifuzis al ŝi protektadon. La junulino intencas nun kontesti la decidon de la aŭtoritatoj ĉe tribunalo.    

Preben Kløvfjell, ŝia advokato eksplikas: «Tio estas malobservado de la Ĝeneva Konvencio, aparte pri la rajto al protektado kontraŭ elpelado al regiono, kie risko de torturo aŭ nehumanaj traktadoj ekzistas. Do, rilate al tio, la norvegiaj aŭtoritatoj malobservis la internaciajn leĝojn».    

En sia lukto, ŝi ricevis apogon de asocioj de defendo pri homaj rajtoj.

«La azilpetantoj devas pruvi kaj dokumenti la fakton, ke ili ne mensogas, ĉar en Norvegio, ili estas ofte konsiderataj kiel fraŭduloj. Tio rezultas de la politika sinteno de la norvegiaj aŭtoritatoj, difinita de la registaro tiujn lastajn jarojn», deklaris Gerhard Folkvord el "Internacia Amnestio".

Norvegio adoptis unu el la plej striktaj politikoj pri azilo en Eŭropo. La historio de Leila ricevis eĥon en la amasinformiloj. Nun, la junulino esperas, ke la homoj komprenos tion, kio okazis al ŝi.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }