Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 septembre 2017 2 26 /09 /septembre /2017 14:31

26/09/2017

Carlos E. Castañeda Ravelo estas la prezidanto de la Nacia Unio de la Ŝtatlaboristoj (SUNET), kiu reprezentas pli ol 6 600 membrojn en Kolombio. SUNET aliiĝas al la Internacio de la Publikaj Servoj (ISP) kaj estas membro de la branĉo Bogota-Cundinamarca de l'Unitaria Central de Trabajadores de Colombie (CUT). En 2006, Carlos estis maldungita kaj malkvalifita dum 10 jaroj el la publika funkcio, ĉar li esprimis – konforme kun la rajto al asocia libereco – sian subtenon al kandidato de la partio Polo Democrático Alternativo ĉe la Senato de la Respubliko. Tamen, la decido, kiu dekretis lian maldungon plu estas atendata. Castañeda petis de la nova ĝenerala prokuroro de la Nacio, Fernando Carrillo Florez, ke li reekzamenu lian aferon, en la celo nuligi la punon. La ISP petas de Florez, ke li atente ekzamenu la kazon de Castañeda, tute forlasu la decidon de tiu nejusta kaj senmezura puno, aŭ almenaŭ, ke li nuligu ĝin pro la fino de la preskripto.  

Retmesaĝo

Mi skribas al vi pri la nejusta puno decidita de la ĝenerala eks-prokuroro de la Nacio, Alejandro Ordoñez, kontraŭ la sindikata gvidanto Ernesto Castañeda Ravelo, en februaro 2011. Mi petas de vi, revizion de lia afero kaj nuligon de la senmezura disciplina decido. Sekve de tiu decido, li estis maldungita kaj ne plu povos okupi publikan postenon dum dek jaroj. Tamen, tiu puno povas esti nuligita pro preskripto supera al kvin jaroj, konforme kun la leĝo 734 de Kolombio. Fine, la artikolo 9 de la konvencio 151 kaj de la Konvencioj 87 kaj 98 de la OIT, regule ratifita de Kolombio, formulas, ke la sindikataj gvidantoj de la publika sektoro, kiuj ellaboras agadplanojn kaj jurajn decidojn kadre de iliaj organizaĵoj, inkluzive de politika propagando, ne devas suferi subpremon, krom se ili vere uzas kaj trouzas iliajn funkciojn kontraŭ la kolombia jura kadro.

Partnerece kun la Internacio de la Publikaj Servoj, tutmonda sindikata federacio, kiu reprezentas 20 milionojn da laboristoj, provizantoj de vivgravaj publikaj servoj en 154 landoj.

 

 

https://www.youtube.com/watch?v=kTkkiENah24

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }