Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

12 septembre 2017 2 12 /09 /septembre /2017 10:31
Bildo : post traserĉado en la lokoj de ĵurnalo, sendependistoj manifestacias.

12/09/2017

En Barcelono, densega homamaso komencis kalkuli la tempon antaŭ la H-horon, 17an horon kaj 14 minutojn, reference al la jaro 1714, Kiam la trupoj de la reĝo Felipe V konkeris la urbon, kaj poste nuligis la memstarecon de la regiono.

Ĝuste, en la celo postuli sendependecon de Katalunio, dekoj da miloj da personoj kolektiĝis pasintan lundon.

Sur la afiŝtabuloj de la manifestaciantoj, estis legeble: «Adiaŭ Hispanion».

Kaj en ĉiuj kapoj, staras nur unu dato, la 1a de oktobro, tago antaŭvidita por memdecida referendumo.

La hispana ĉefo de la registaro Mariano Rajoy kontraŭstaras tiun iniciaton juĝatan kiel «kontraŭ-konstitucian». 

Sed la minaco de juĝaj persekutoj ne malkuraĝigas la decidemon de la separatismaj gvidantoj.

Carles Puigdemont, prezidento de la Generalitato de Katalunio: «Okaze se la JES gajnas, mi opinias, ke ni rajtos esti aŭskultitaj, kaj ke seriozaj malfacilaĵoj por dialogi, ekzemple kun S° Juncker malaperos. Tiu ĉi certe suferas pri premoj de la hispana diplomatio. Mi jam esprimis tion en alia kunteksto, kaj tio validas por tuta Eŭropa Unio, kalkuli pri dialogo estas rajto, kiu gravas en demokratio».     

La defilado plenumis minuton da silento omaĝe al la viktimoj de la atenco okazinta pasintan monaton antaŭ ol kanti la katalunan himnon, la «Diada», en tiu tago de nacia festo. 

neniammilitointerni - dans Aktualaĵoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }