
06/09/2017
Ĉirkaŭ 24 milionojn da personoj en Nepalo, Bangladeŝo kaj Barato minacas la inundoj kaŭzitaj de la musono, indikis mardon en Ĝenevo la Internacia federacio de societoj de Ruĝa-Kruco kaj Ruĝa-krescento.
Laŭ bilanco starigita lundon de la barataj aŭtoritatoj, tiuj inundoj jam okazigis pli ol 750 mortintojn.
«La situacio pligraviĝas senĉese. En Nepalo, kie la akvo komencas retroflui, niaj skipoj spertas komunumojn, kiuj perdis sian domon, siajn identigilojn ktp., kaj en Bangladeŝo kaj Barato, la nombro da personoj tuŝataj kreskas horon post horo, dum la akvo leviĝas», deklaris Jagan Chapagain, kun-sekretario de la programoj kaj operacioj en la federacio.
Laŭ li, temas pri «la plej gravaj inundoj en Sud-Azio de antaŭ pluraj jardekoj. Tutaj komunumoj estas izolitaj, la sola rimedo por helpi tiujn vilaĝojn estas la boatoj, kaj multaj el ili preskaŭ ne plu havas nutraĵojn». En Bangladeŝo, la surloka Ruĝa-Krescento kvalifkiis tiujn inundojn, kiel la plej intensajn iam registritajn en la lando.
«La akvo disvastiĝas de norde de la lando ĝis la centro, subakvigante tutajn vilaĝojn, multaj komunumoj estas izolitaj, kaj havas neniun aliron per la vojo», laŭ S° Mozharul Huq, ĝenerala sekretario de la Ruĝa-Krescento en Bangladeŝo.
La Federacio kaj la Ruĝa-Krescento en Nepalo lanĉis ĝeneralan helpopeton je ĉirkaŭ 3 milionoj da eŭroj por helpi 81 000 personojn, kiuj vivas en la plej tuŝataj regionoj.
En Bangladeŝo, la Federacio kaj la Ruĝa-Krescento de la lando sendube lanĉos similan helpopeton en la venontaj tagoj.
Fine, en Barato, la Federacio pagis urĝan monhelpon je 281 000 eŭroj en aŭgusto. Dua pago estas antaŭvidita en la venontaj tagoj.
Inundoj kaj terglitoj frapas la sub-kontinenton de post la dua semajno de aŭgusto, ĉe la momento, kiam la musono havas efikon en la norda kaj orienta partoj de la regiono.
Ĉiujare, centoj da personoj mortas pro terglitoj kaj inundoj, kaŭzitaj de la musono, kiu frapas sudon de Barato komence de junio, kaj forbalaas Sudan Azion dum kvar monatoj.
