Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

15 septembre 2017 5 15 /09 /septembre /2017 09:09
Bildo: Inundita strato en Malfeti, Haitia Kabo, post la trapasado de la uragano Irma, la 8an de septembro 2017 en Haitio. Foto: HECTOR RETAMAL. AFP

15/09/2017

Tertremo, uraganoj Matthew kaj Irma, nun altigo de impostoj, estas troa por la Haitianoj.

De du tagoj, la Haitianoj manifestacias sur la stratoj, por protesti kontraŭ la altigoj de registaraj akcizoj.

Post la trapasado de la uragano Irma, kiu ege damaĝis la landon, post Matthew pasintjare, kaj detruiga tertremo 7 jarojn antaŭe, parto el la loĝantaro koleras, dum la internacia helpo malkreskas.

Pasintan semajnfinon, la parlamento aprobis tre rigoran buĝeton, kiu antaŭvidas altigon de la akcizoj de multaj varoj, interalie alkoholo, cigaredoj kaj pasportoj.

Moïse Jean-Charles, politikestro kaj eks-kanditato al la prezidenteco, iniciatis tiujn manifestaciojn. Pasintan mardon, la amplekso de la kolektiĝoj surprizis la aŭtoritatojn. Dekoj da barikadoj el flamigitaj pneŭoj paralizis plurajn kvartalojn de Portoprinco. Kelkaj centoj da opoziciuloj denove defiladis merkredon posttagmeze, ĉi-foje sen incidento. 

La inflacio plu superas 15%. Du trionoj el la Haitianoj, kiuj vivtenas sin per malpli ol du dolaroj tage, pli ol la aliaj suferas pri la prezaltigo de la plej nepre necesaj varoj.

Haitio estas unu el la plej malriĉaj landoj en la mondo, kaj malfacile nutradas sian loĝantaron je 10 milionoj da personoj.

La ministrejo pri Agrikulturo sciigis, ke la inundoj estigitaj de la uragano Irma detruis la plantejojn de 18 0000 malriĉaj familioj en la nordo… 

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }